terça-feira, 18 de abril de 2023

MI, KRAJONO

Mia Genealogia Arbo kiel rakontita al Leonard E. Read

Mi estas lignokarba krajono — la ordinara ligna krajono konata de ĉiuj knaboj kaj knabinoj kaj adoltoj, kiuj scipovas legi kaj skribi.

Skribi estas ambaŭ mia alvokiĝo kaj mia ŝatokupo; estas ĉio, kion mi faras.

Vi eble demandos, kial mi verku genealogion. Nu, por komenci, mia rakonto estas interesa. Kaj, poste, mi estas Mistero — pli ol arbo aŭ sunsubiro aŭ eĉ fulmo. Tamen, bedaŭrinde, mi estas konsiderata de tiuj, kiuj uzas min, kvazaŭ mi estus nura akcesoraĵo, sen kunteksto kaj rakonto. Tiu ĉi abomena sinteno kondukas min al la nivelo de la ordinara loko. Ĉi tio estas speco de la grava eraro, en kiu la homaro ne povas tro longe persisti sen danĝero. Ĉar, la saĝa G. K. Chesterton observis, "Ni pereas ne pro manko de mirindaĵo, sed por ne voli la mirindaĵojn."

Mi, Krajono, kvankam mi ŝajnas simpla, meritas vian admiron kaj respekton, aserton, kiun mi klopodos pruvi. Fakte, se vi povas kompreni min - ne, tio estas tro demandi de iu ajn - se vi povas konscii pri la mirinda miraklo, kiun mi simbolas, vi povas helpi savi la liberecon tiel malfeliĉe perdata de la homaro. Mi havas profundan lecionon por instrui. Kaj mi povas instrui ĉi tiun lecionon pli bone ol aŭtomobilo aŭ aviadilo aŭ mekanika telerlavilo, ĉar — nu, ĉar mi ŝajne estas tiel simpla.

Ĉu simpla? Tamen, neniu homo en la surfaco de ĉi tiu Tero scias kiel fari min. Ĉi tio sonas mirinde, ĉu ne? Precipe, kiam oni rimarkas, ke ĉirkaŭ unu kaj duono miliardo da mia speco estas produktitaj en Usono ĉiujare.

Prenu min kaj rigardu min. Kion vi vidas? Ne multa renkontas la okulon - estas iom da ligno, verniso, la presita marko, grafita lignokarbo, iom da metalo kaj skrapgumo.

Sennombraj prapatroj

Same kiel vi ne povas dezajni vian genealogian arbon tre malproksime, tiel estas neeble al mi nomi kaj klarigi ĉiujn miajn prapatrojn. Sed mi ŝatus sugesti sufiĉe al vi pri ili por konsciigi vin pri la riĉeco kaj komplekseco de tiu, kiu antaŭas min.

Mia genealogia arbo efektive komenciĝas per unu arbo, cedro de rekta greno, kiu kreskas en nordorienta Kalifornio kaj Oregono. Nun pripensu ĉiujn segilojn kaj kamionojn kaj ŝnurojn kaj la sennombrajn aliajn ilojn uzatajn por arbo-faligado kaj ŝarĝi cedrajn ŝtipojn sur la fervoja apudrelvojo. Pensu pri ĉiuj homoj kaj la sennombraj kapabloj, kiuj kontribuis al ĝia fabrikado: la minekspluato de erco, la fabrikado de ŝtalo kaj ĝia rafinado en segiloj, hakiloj, motoroj; la kultivado de kanabo kaj alportanta ĝin tra ĉiuj fazoj por forta kaj peza ŝnuroj; la tendaro por ligna ekspluatado, kun iliaj litoj kaj manĝejoj, kaj la produktado kaj kuirado de ĉiuj manĝaĵoj. Nu, miloj kaj miloj da homoj partoprenis en la produktado de ĉiu taso da kafo, kiun trinkas arbohakistoj!

La trunkoj estas ekspeditaj al segejo en San Leandro, Kalifornio. Ĉu vi povas imagi la nombron da individuoj, kiuj faras la vagonojn, la trakojn kaj la lokomotivojn, kaj kiuj konstruas kaj instalas ĉiujn komunikajn retojn asociitajn al ili? Tiuj ĉi legioj estas inter miaj antaŭuloj.

Konsideru la segejon en San Leandro. La cedraj ŝtipoj estas tranĉitaj en malgrandaj krajon-longaj latoj malpli ol unu-kvaronon de colo en dikeco. Tiuj estas fornesekigitaj kaj poste pentritaj pro la sama kialo virinoj metas ruĵon sur siajn vizaĝojn. Homoj preferas, ke mi aspektas bela, ne pala blanko. La strioj estas vaksitaj kaj poste denove fornesekigitaj. Kiom da kapabloj devis esti bezonataj por fabriki la farbon kaj la fornojn, en la provizado de la varmego, de la lumo kaj de la energio, de la rimenoj, de la motoroj kaj ĉiuj aliaj aĵoj, kiujn segejo postulas? Ĉu balaistoj en la segejo inter miaj prapatroj? Jes, kaj inkluzivitaj estas la viroj, kiuj fabrikas la betonon por la digo de hidroelektra centralo Pacific Gas & Electric Company, kiu liveras la potencon por la segejo!

Ne neglektu la nunajn kaj forajn prapatrojn, kiuj partoprenis en la transporto tra tiu lando de la sesdek vagonoj ŝarĝitaj de lignaj strioj.

Siatempe en la krajonfabriko — 4 000 000 USD en maŝinaro kaj konstruaĵo, la tuta kapitalo akumulita de miaj ŝparemaj kaj ŝparantaj gepatroj — ĉiu lato ricevas ok kanelojn per kompleksa maŝino, post alia maŝino metas karbojn en ĉiu alia lato, aplikas gluon kaj lokas alia lato supre — karba sandviĉo, se tiel diri. Sep fratoj kaj mi estas meĥanike ĉizitaj el ĉi tiu "ligno-vinkita" sandviĉo.

Mia propra "karbo" - kiu enhavas neniun karbon - estas kompleksa. Grafito estas elfosita en Sri-Lanko. Pensu pri la ministoj kaj en tiuj, kiuj faras siajn diversajn ilojn kaj en la fabrikistoj de la paperaj sakoj, en kiuj la grafito estas ekspedita, kaj en tiuj, kiuj faras la ŝnuretojn, kiuj ŝnurligas la sakojn, kaj tiuj, kiuj ŝarĝas ilin sur ŝipoj kaj tiuj, kiuj faras la ŝipojn. Eĉ la lumturistoj helpis kun mia naskiĝo — kaj la havenpilotoj.

La grafito estas miksita kun argilo de Misisipo, en kies procezo de rafinado estas uzita amonia hidroksido. Poste aldoniĝas malsekigantaj agentoj, kiel sulfonata sebo - bestaj grasoj kemie reagis kun sulfata acido. Post trapaso de multnombraj maŝinoj, la miksaĵo finfine aperas en formo de senfinaj eltrudaĵoj — kvazaŭ elirantaj el kolbaso-muelilo —, ĝuste tranĉitaj, elsekigita kaj bakita dum kelkaj horoj je 1.000ᵒC. Por pliigi ĝian forton kaj molecon, la grafitoj estas tiam traktataj per varma miksaĵo, kiu enhavas ‘candelilla’ (Euphorbia Cerifera) vakson el Meksiko, parafinvakson kaj hidrogenitajn naturajn grasojn.

Mia cedra ligno ricevas ses tavolojn da lako. Ĉu vi konas ĉiujn lakajn ingrediencojn? Kiu pensus, ke kultivistoj de ricino kaj iliaj ricinrafinistoj estu partoj de la procezo? Sed ili estas.

Rigardu la markon. Ĉi tiu estas membraneto formita per la apliko de varmo al karbonigra pulvoro miksita kun rezinoj. Kiel vi faras rezinojn kaj bonvoli, kio estas karbonigra pulvoro? Fakte, eĉ la procezoj, per kiu lako fariĝas bela flava, implikas la kapablojn de pli da homoj ol, oni povas listigi!

Mia peceto el metalo — la metalbando — estas latuno. Pensu pri ĉiuj homoj, kiuj laboras en la minejoj de zinko kaj kupro, kaj kiuj havas la kapablon igi ĉi tiujn produktojn el la Naturo en brilaj latunaj strioj. Tiuj nigraj ringoj sur mia metalbando estas de nigraj nikeloj. Kio estas nigra nikelo, kaj en kia maniero ĝi estas aplikata? La tuta rakonto pri la kialo de la centro de mia metalbando ne havas sur ĝi nigra nikelo, por klarigi multajn paĝojn estus necese.

Tiam estas mia krono de gloro, malelegante referita en la komerco kiel "la kaŭĉuko", la parto, kiun homo uzas por forigi la erarojn, kiujn li faras kun mi. Ingredienco nomita "faktiso" estas, kio faras la forviŝadon. Ĝi estas kaŭĉuk-simila produkto farita per reagado de kolzoleo de la Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj [Indonezio] kun sulfura klorido. Kaŭĉuko, kontraŭe al, kio oni ĝenerale pensas, taŭgas nur por doni konsistencon. Krom ĉi tiuj, ekzistas ankaŭ multaj vulkanigaj kaj akcelilaj agentoj. Pumiko venas el Italio; kaj kadmiosulfido estas la pigmento, kiu donas koloron al la "kaŭĉuko".

Neniu scias

Ĉu iu volas defii mian antaŭan aserton, ke ekzistas neniu homo sur la tero, kiu scias kiel produkti min?

Fakte, milionoj da homoj partoprenis en mia kreado, neniu el ili scias pli ol iuj aliaj. Nun, vi povas diri, ke mi troigas, kiam mi rilatigas la kolektanton de kafbero en malproksima Brazilo kaj la aliajn manĝproduktantojn aliloke en la mondo kun mia fabrikado; ke tio estas ekstrema pozicio. Mi subtenos mian aserton. Ne estas unu homo inter ĉiuj ĉi tiuj milionoj, inkluzive la prezidento de la krajona kompanio, kiu kontribuas pli ol eta, infinitezima peceto da scipovo. De la vidpunkto de scipovo, la nura diferenco inter la grafitministo en Sri-Lanko kaj la arbohakisto en Oregono estas en la speco de scipovo. Nek la ministo nek la arbohakisto povas esti ne konsideritaj same kiel la kemiisto en la fabriko aŭ la laboristo en la naftokampo - ĉar parafino estas naftoderivaĵo.

Jen miriga fakto: Nek la laboristo en la naftokampo, nek la kemiisto, nek la fosisto de grafito aŭ argilo, nek iu, kiu ekipas aŭ fabrikas la ŝipojn aŭ trajnojn aŭ kamionojn, nek tiu, kiu prizorgas la maŝinon, kiu kompletigas mian metalpeceton nek la prezidanto de la firmao plenumas siajn specifajn taskojn, ne dezirante min. Ĉiu volas min malpli, eble, ol infano en la unua klaso. Sendube estos iuj en ĉi tiu vasta homa amaso, kiuj neniam vidis krajonon aŭ scipovas ĝin uzi.  Ilia instigo estas alia krom mi. Eble estas io tia: Ĉiu el tiuj milionoj rimarkas, ke tiamaniere ili povos interŝanĝi sian etan scipovon kontraŭ la varoj kaj servoj, kiujn ili volas aŭ bezonas. Mi povas aŭ eble ne esti inter tiuj varoj.

Neniu reganta menso

Estas fakto ankoraŭ pli miriga: La foresto de reganta menso, de iu ajn, kiu diktas aŭ perforte direktas tiujn sennombrajn agojn, kiuj permesas mian ekzistadon. Neniu spuro de tia persono troveblas. Anstataŭe, ni trovas la Nevideblan Manon ĉe la laboro. Jen la mistero, al kiu mi antaŭe aludis.

Oni diris, ke "nur Dio povu krei arbon". Kial ni konsentas pri tio? Ĉu ne estus, ĉar, ni perceptas, ke ni mem ne povus fari tion? Fakte, ĉu ni povas eĉ priskribi arbon? Ni ne povas, krom en supraĵaj manieroj. Ni povas diri, ekzemple, ke certa molekula aranĝo manifestiĝu kiel arbo. Sed kia menso estas inter homoj, kiuj povus eĉ registri, kaj regi la konstantajn ŝanĝojn en molekuloj, kiuj manifestiĝas dum la vivo de arbo? Tia faraĵo estas tute nepensebla!

Mi, la krajono, estas kompleksa kombinaĵo de mirakloj: arbo, zinko, kupro, grafito ktp. Sed, al ĉi tiuj mirakloj, kiuj manifestiĝas en la Naturo, aldoniĝis eĉ pli eksterordinara miraklo: la kombinaĵo de kreaj homaj energioj - milionoj da etaj scioj, kiuj kombiniĝas, nature kaj spontanee, respondante al homaj bezonoj kaj deziroj, kaj en foresto de iu ajn huma mentoro! Ĉar nur Dio povas fari arbon, mi insistas, ke nur Dio povas fari min. Homo estas tiel nekapabla direkti ĉi tiujn milionojn da scioj, kaj igi min ekzisti, kiel kunigi molekulojn kaj krei arbon.

Ĉi-supre estas tio, kion mi aludis, kiam mi skribis: "Se vi povas konscii pri la miraklo, kiun mi simbolas, vi povos helpi savi la liberecon, kiun bedaŭrinde, la homaro estas perdonta." Do, se oni konscias, ke ĉi tiuj scioj nature, jes, aŭtomate, organizos sin en kreaj kaj produktivajn ŝablonojn en respondo al homa bezono kaj postulo - tio estas, en la foresto de registara aŭ ajna alia truda planmento - tiam oni posedos absolute esencan ingrediencon por libereco: fido al liberaj homoj. Libereco estas neebla sen ĉi tiu fido.

Ĉar la registaro estis havanta la monopolon pri krea agado kiel ekzemple la livero de la poŝtaĵon, la plej multaj individuoj kredas, ke leteroj ne povus esti liveritaj efike de homoj agantaj libere. Kaj jen la kialo: ĉiu el ĉi tiuj individuoj rekonas, ke li mem ne scias, kiel estas faritaj ĉiuj necesaj aferoj por la liverado de poŝto. Li ankaŭ rekonas, ke neniu alia individuo povus fari ĝin. Ĉi tiuj supozoj estas ĝustaj. Neniu individuo havas sufiĉe da scipovo por liveri la landan poŝton, same kiel neniu individuo havas sufiĉe da scipovo por fari krajonon. Nun, pro la manko de fido al liberaj homoj - en la nekonscio, ke milionoj da etaj "scipovoj" organiziĝus nature kaj mirakle kaj kunlaborus por kontentigi tiun ĉi neceson - tiu individuo ne povas alveni al la erara konkludo, ke tiu korespondado, povas esti liverita nur de registara projekto.

Abundo da atestoj

Se mi, la Krajono, estus la sola elemento, kiu povus atesti tion, kion viroj kaj virinoj povas plenumi, kiam ili havas la liberecon por provi, tiam tiuj, kiuj havas malmulte da fido, verŝajne pravigus. Tamen, estas abundo da atestoj; estas ĉio pri ni kaj en ĉiu mano. La livero de la korespondaĵo estas ege simpla se komparite, ekzemple, kun fabrikado de aŭto aŭ kalkulilo aŭ rikoltmaŝino aŭ muelilo aŭ dekoj da miloj da aliaj aferoj. Ĉu livero? Kial, en ĉi tiu areo, kie viroj estis lasitaj liberaj por provi, ili liveras la homan voĉon ĉirkaŭ la mondon en malpli ol unu sekundo; ... ili liveras videblan kaj moviĝantan eventon hejmen de iu ajn persono tiam, kiam ĝi estas okazanta; ili liveras 150 pasaĝerojn de Seatlo ĝis Baltimoro en malpli ol kvar horoj; ili liveras gason el Teksaso al ies forno kaj akvohejtilo en Novjorko je nekredeble malaltaj prezoj kaj sen subvencioj; ili liveras po kvar funtojn da petrolo el la Persa Golfo al nia Orienta Marbordo — duonan vojon ĉirkaŭ la mondo — kontraŭ malpli da mono ol la registaro ŝargas pro livero de letero de unu unco trans la strato!

La leciono, kiun mi devas instrui, estas jena: Lasu ĉiujn kreivajn energiojn liberaj. Simple organizu la socion, por ke ĝi agu en harmonio kun ĉi tiu leciono. Lasu la leĝan aparaton de la socio forigi ĉiujn obstaklojn kiel eble plej bone. Permesu, ke ĉi tiu krea scio fluu libere. Havu fidon, ke liberaj viroj kaj virinoj respondos al la Nevidebla Mano. Tiu fido estos konfirmita. Mi, la Krajono, malgraŭ tio, ke mi ŝajnas tiel simpla afero, oferti la miraklon de mia farado kiel ateston, ke tio estas praktika fido – tiel reala kiel la suno, la pluvo, la cedroj aŭ la bona Tero.

- Leonard E. Read

Prezidanto, FEE

decembro 1958

 

Fonto: FEE – Fondaĵo por Ekonomia Edukado – https://fee.org

Unue publikigite en The Freeman: decembro 1958.

Ĉi tiu presado: marto 2019

 

NOTO

La enhavo de ĉi tiu dokumento povas esti dividita kaj reproduktita por personaj, sciencaj aŭ pedagogiaj celoj, kaj devas inkluzivi devigajn referencojn.

Tradukis Esperanten el la Angla: José Roberto Ruiz kaj Paula Cristina Medve