Profitu ni
libertempon kaj ludu farante paperon. Jes, ja!
Materialoj
Por fari paperon mane, vi bezonos kelkajn aferojn facile akireblajn:
1. Via krudaĵo
estas uzitaj paperoj. Profitu malnovajn kajerojn, uzitajn kovertojn, pakaĵajn
paperojn kaj eĉ superbazarajn saketojn. Antaŭvidu la rezulton: se vi uzos
blankajn paperojn, tial blanka estos via papero. Se vi uzos buntajn paperojn,
tial iakolora estos ankaŭ via papero.
2. Prunteprenu miksilon, sitelon kaj
plastan pelvon. Poste, vi redonu ĉion je perfekta stato.
3. Vi bezonos du
samgrandajn lignajn kadrojn. Petu
al iu helpi vin fari ilin. Sur unu el tiuj kadroj, vi streĉos etmaŝan nilon- aŭ
drattolon. La nilontolo povas esti el tiuj por ŝirmi kontraŭ
insektoj, aplikeblaj al fenestroj. La drattolo povos esti prenita el tre etmaŝa
kribrilo.
4. Kaj laste, vi
bezonos tukon.
Procedoj
1. La unua
procedo estos prepari la muldilon. Streĉu bone la tolaĵon de nilono aŭ drato,
sur la unua kadro. Krampu ĝin per najletoj aŭ krampilo. La alian senretan
kadron vi devos surmeti sur la unuan je la momento kiam vi faros la paperon,
kunigante ilin per la flanko de la tolo.
2. Plenigu per
akvo la sitelon kaj enigu en ĝin la paperojn de vi selektitajn, post ilia
elŝirado laŭ etaj pecetoj.
3. Metu tason da
paperaj pecetoj en la miksilo plenigitan de akvo. Ŝaltu ĝin kaj diru la
nombrojn de unu ĝis dudek. Vi ekhavos paston kvazaŭ kremon de jahurto.
4. Metu tiun
miksaĵon en la pelvon kaj ripetu la procedojn ĝis plenigi la plastan pelvon.
Tiu estas la pasto, kiun vi bezonas por fari vian paperon.
5. Enigu la muldilon
vertikale en la pelvon kaj flankenturnu ĝin, ĝis kiam ĉiuj partoj siavice
enprofundiĝis. Post tio, revenigu la muldilon ĝis la supraĵo. Ĝi estos
plenigita de pasto. Ju pli maldikan paperon vi preferas, des pli vi diluu la
miksaĵon de la pelvo.
6. Tenu la
muldilon horizontale kaj skuu ĝin iomete por ke elfalu la akvo. Post kelkaj
sekundoj, la folio de papero ekformiĝos en la tolaĵo.
7. Retiru la
supran kadron. Ekklinu malrapide la malsupran kadron por elfluigi pli da akvo,
ĝis kiam ĉesu la gutado. Ne miru pri la dikeco de la folio, kiun vi ĵus faris.
Grandparto de tio, kion vi vidas, estas nur akvo, kiu poste ankoraŭ malaperos.
8. Tre zorge,
turnu la muldilon kun la formita folio sur tukon, premante ĝin delikate. La
folio eskapas de la tolaĵo kaj liberigas la muldilon por pliaj uzoj. Kovru la
paperfolion per la randoj de la tuko, kaj laŭvole vi povos fari plian.
9. Por elfluigi
la akvon de la papero estos necese forte premi ĝin, kaj tio estas tre facila.
Metu tabulon sur la tuko kaj suriru ĝin. Faru tion en kuirejo aŭ banejo, ĉar la
akvo elfluigita malsekigos la plankon.
10. Post tio,
atendu la morgaŭon. La folio devas resti sur la tuko ĝis plensekiĝi. Se
la tago estos suna, sunumu la tukon sur fenestro por ĝia pli rapida sekiĝo. Se
vi volos pli haste fari, gladu per varma gladilo tukoparton kovrantan la
peperon.
11. Alia maniero
fari ton estas premi la tukon per rulpremilo por elfluigi la akvon.
12. Kiam la
folio plensekiĝos, vi povos apartigi ĝin de la tuko kaj laŭplaĉe uzi.
Ĝin pretiginte, vi ekhavos belegan
paperan folion manfaritan. Manfaritan de vi!