terça-feira, 25 de fevereiro de 2020

Libro-kurso de Praktika Radiestezo


"La radiesteza diagnozo estas libera. La laboro farita per radiestezisto ne estas la sama kiel de terapiisto, ĝi estas tia, kia la laboro de fizikisto. Fizikisto, ne kuracisto, ĉi tiu estas la devizo, kiun oni devas memori kaj apliki". - Charles Brouard


Estas la rolo de la radiestezisto, sendepende de la aga areo, la detekto de la tendencoj al certaj malekvilibroj, kaj poste trovi la necesan energion por la restarigo de ekvilibro, kun solvoj, kiuj helpas ŝanĝi, modifi, mildigi aŭ korekti la harmonion.

Oni ofte aŭdas homojn paroli pri medicina radiestezo (aŭ klinika), kriminalista radiestezo, spirita radiestezo, ktp. En mia vidpunkto, nur ekzistas radiestezo, kiu povas esti aplikata al la diversaj kampoj, ĉu medicina, ĉu spirita, ĉu kriminalista ktp. Do, la profesia radiestezisto devas kompreni pri radiestezo, kaj ankaŭ pri areo aŭ areoj, en kiu li volas labori.

Sendepende de la areo por esti taksita per la Radiestezo, ĉiuj radiestezistoj devas havi minimuman bazajn kaj fundamentajn sciojn de la preciza kaj natura sciencoj – meznivela grado, kiuj ebligas la korektan pritakson, tiel ili ne estos konfuzitaj kun tiuj, kiuj subfosas kaj nigrigas la imagon de la Radiestezo kaj ĝin mistifiki.

La libro verkita de mi, konsideras tion, kion mi supre skribis, kaj nun povas esti elŝutata senpage per la suba ligilo.

Bonvolu disvatigi inter viaj geamikoj, ĉu eble. Dankon.


José Roberto Ruiz
El Brazilo

Per Esperanto!


Vi ne povus kompreni ke miaj unuaj vortoj sin ne turnas al S-ro Emile CHRISTOPHE, la fama franca radiesteza serĉisto kiu nun plubikigas esperantan tradukon de sia unua libro: “Tu seras sourcier!”, (“Estu radiesteza serĉisto!”), kaj kiu ebligis la aperon de la unua numero de tiu gazeteto.

Agrable legebla, facile komprenebla, tiu grandvalora verko kiun ĉiuj povas legi, kia ajn estas iliaj kapabloj kaj sciencaj konoj, klare raportas pri la eblaj aplikoj de RADIESTEZO en ĉiuj fakoj.

Kiu ne aŭdis pri RADIESTEZO, la aŭto percepti per la pendolo aŭ la vergeto, la radiadojn eliĝantajn el la estuloj kaj estaĵoj? Tion Emile CHRISTOPHE, kies verko ricevis arĝentan medalon en Junio 1934, de la Nacia (Franca) Societo por Kuraĝigo al Bono prezentas per metodo kiel eble plej simpla, deviganta la konon de neniu speciala scienco kiun la plejmulto ne povas akiri. Li neniun malkuraĝigas, ĉar li ja scias, pro sperto, ke persisti oni devas en tiu radiesteza fako. Li sciigas al ni ke 80% el la homoj posedas tiun mirindan perceptokapablon, tiun sesan senton, kiu permesas uzi la vergeton kaj la pendolon. Kiu provos?

Multaj. Sed, mi opinias: ne nur por kaj pro propra intereso, sed ankaŭ por la plibonigo de la Homaro. Ĉu ni ne povas opinii ke la celoj de ESPERANTO kaj de RADIESTEZO estas iomete similaj? Jes, kompreneble.

Tiu nobla celo, inda je ĉiuj neprofitamaj radiestezistoj, estos baldaŭ, parte, efektivigita en multaj landoj, dank’al “NIA KARA LINGVO”. Tiu traduko estas por ni, esperantistoj, tre grava, ĉar ĝi pruvas unufoje ankoraŭ al la spektikuloj ke vivas “NIA AFERO”; Esperanto ne estas mortinta kaj ne intencas morti...

Kaj nun, pri nia gazeteto: mi petas ĉiujn samideanojn (radiestezistojn aŭ ne – mi eĉ ne estas sperta kaj lerta radiestezisto) propagande nian revueton.

De Vi, Karaj Legantoj, dependas la estonto de nia gazeto. PROPAGANDU la gazeton kaj precipe legu la klaran kaj klerigan libron de Emile CHRISTOPHE.

Pierre DELAIRE

Direktoro-Fondinto de la gazeto.

Fonto: Radiesteza Gazeto - Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937