terça-feira, 28 de março de 2017

Ĉinaj Ombroj



La voĉa tradicio rakontas ke en la II-a jarcento a.K., la ĉina imperiestro Wu-Ti nur konsoliĝis de la morto de sia edzino post rigardadi sian ombron projekciita sur lintolaĵo. Tiu estis la ĉina ludo de ombroj, kiu disvastiĝis en Javo kaj en Hindujo. Ni povas diri ke ĝi estis unu el la originoj de la kino.




Eble la veraj inventintoj de tia arta manifestacio estis la prahomoj, tiuj mem kiuj loĝis en kavernoj kaj uzis la fajron. Por fari la ombrojn, ili stariĝis inter la flamego kaj la muro, kaj tiel sukcesis reprodukti grandegajn figurojn.


Dum tiu feria monato, ni povos elaĉeti iom da tia tradicio, instigante nian imagpovon. Kunsidu ni kun nia familio, amikoj, parencoj kaj krei aŭtentikajn historiojn per projekcio de ombroj sur la muro. Igu movaj la ombrojn, kreu novajn formojn kaj bonamuzon.


Por ebligi la prezenton, vi necesos fonton de lumo, kandelon, ekzemple. Vi nepre staros inter la lumfonto kaj la muro aŭ blanka tuko kie estos projekciita la imagon. Petu helpon de plenaĝulo se vi uzos fajron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário