sábado, 1 de abril de 2017

La Verda Stelo



Tiu ĉi estas simpla fadena figuro. Tiu figuro estas bona realigata kun pli malgranda fadeno.

Movoj

1. Komencu per la Malfermo A. Bazaj movoj vi trovas ĉe:

2. Per la dikfingroj prenu, de malsupre supren, la fadenon de la montra fingro, kiu estas pli malproksima de vi (Fig. 1). Reiru la dikfingrojn ĝis la startanta pozicio. Ĉiu dikfingro nun havas du turnojn.

3. Nun, faru la movon nomata Navaĵo je ĉiuj dikfingroj. (Fig. 2)


4. Nun, liberigu la fadenojn de la malgrandaj fingroj (Fig. 3). Apartigu la manojn.


5. Reale, nun vi jam havas du figurojn. Tio dependas de la pozicio de viaj manoj. Kun dikfingroj supren vi havas la Tason kaj la Subtason (Fig. 4); per dikfingroj malsupren vi havas Domon kun tegmento. (Fig. 5)

6. Vi rimarkas, ke en la centro estas tri fadenoj. Du interkruciĝas kaj iras al la proksima flanko de la montraj fingroj; la alia estas supren kaj turniĝas la fadenoj, kiuj estas ligitaj je la montraj kaj dikfingroj.

7. Metu la malgrandajn fingrojn enen la turno de tiu ĉi fadeno kaj apartigu la manojn. (Fig. 6)


8. Liberigu la fadenojn de la dikfingroj.

9. Metu la dikfingrojn super la fadenoj de la indikiloj, kaj prenu, de malsupre supren, la plej proksimajn fadenojn de la malgrandaj fingroj.

10. Nun, liberigu nur la turnon de unu malgranda fingro - dekstra maldekstra. (Fig. 7a e 7b)




Um comentário:

  1. Infanece mi ludis tiun fadenludon, sed mi neniam sciis kiel fini ĝin. Nun mi lernis. Dankon,José Roberto! Via blogo estas tre interesa!

    ResponderExcluir