Vi ne povus kompreni ke
miaj unuaj vortoj sin ne turnas al S-ro Emile CHRISTOPHE, la fama franca
radiesteza serĉisto kiu nun plubikigas esperantan tradukon de sia unua libro:
“Tu seras sourcier!”, (“Estu radiesteza serĉisto!”), kaj kiu ebligis la aperon
de la unua numero de tiu gazeteto.
Agrable legebla, facile
komprenebla, tiu grandvalora verko kiun ĉiuj povas legi, kia ajn estas iliaj
kapabloj kaj sciencaj konoj, klare raportas pri la eblaj aplikoj de RADIESTEZO
en ĉiuj fakoj.
Kiu ne aŭdis pri
RADIESTEZO, la aŭto percepti per la pendolo aŭ la vergeto, la radiadojn
eliĝantajn el la estuloj kaj estaĵoj? Tion Emile CHRISTOPHE, kies verko ricevis
arĝentan medalon en Junio 1934, de la Nacia (Franca) Societo por Kuraĝigo al
Bono prezentas per metodo kiel eble plej simpla, deviganta la konon de neniu
speciala scienco kiun la plejmulto ne povas akiri. Li neniun malkuraĝigas, ĉar
li ja scias, pro sperto, ke persisti oni devas en tiu radiesteza fako. Li
sciigas al ni ke 80% el la homoj posedas tiun mirindan perceptokapablon, tiun
sesan senton, kiu permesas uzi la vergeton kaj la pendolon. Kiu provos?
Multaj. Sed, mi opinias: ne
nur por kaj pro propra intereso, sed ankaŭ por la plibonigo de la Homaro. Ĉu ni
ne povas opinii ke la celoj de ESPERANTO kaj de RADIESTEZO estas iomete
similaj? Jes, kompreneble.
Tiu nobla celo, inda je
ĉiuj neprofitamaj radiestezistoj, estos baldaŭ, parte, efektivigita en multaj
landoj, dank’al “NIA KARA LINGVO”. Tiu traduko estas por ni, esperantistoj, tre
grava, ĉar ĝi pruvas unufoje ankoraŭ al la spektikuloj ke vivas “NIA AFERO”;
Esperanto ne estas mortinta kaj ne intencas morti...
Kaj nun, pri nia gazeteto:
mi petas ĉiujn samideanojn (radiestezistojn aŭ ne – mi eĉ ne estas sperta kaj
lerta radiestezisto) propagande nian revueton.
De Vi, Karaj Legantoj,
dependas la estonto de nia gazeto. PROPAGANDU la gazeton kaj precipe legu la
klaran kaj klerigan libron de Emile CHRISTOPHE.
Pierre DELAIRE
Direktoro-Fondinto de la
gazeto.
Fonto: Radiesteza Gazeto -
Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj /
1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
Nenhum comentário:
Postar um comentário