Ni
reproduktas
ĉi-lie parton de interesa artikolo de D-ro Alexrandre Valmyre, aperinta en la oktobra
numero de «La Côte d'Azur Médicale» (D-ro J. Regnault, direktoro, 14, rue Pereisc, Toulon-Var-Francujo).
Sinjoro
G. estas
16-jara. Li estas
hereda
tuberkulozomalsanulo kun malfruo. Lia patro mortis antaŭ kvar jaroj, por ftizo. Li prezentas sin, en mia oficejo, en la monato junio, kun perdo de seskilograma pezo, ĝenerala
laceco, febro kaj signoj de «fermita» tuberkulozo de la tuta dekstra pulmo... Dufoje
po ĉiu semajno, li devas veni por ke mi fiksu al li, per la radiestezo, la nombron da necesaj podagroj, la
nombron da supkuleroj
por lia
siropo.
Post
ok tagoj, Sinjorino de G., posedantino de la farmodomo kie laboras lia patrino,
venas al mi, petanta de mi skriban ateston por ke oni lin akceptu en higienejo.
«Mi
bonvolas» — tia estis mia respondo — «sed, en higienejo, via protektato mortos;
oni kuracos lin per la kutima procedo de la orsaloj kio estas al li radiesteze kontraŭindikata. Lasu lin al mi 15 tagojn kaj, se, per mia kuracado, mi ne akiros plibonigaĵojn, mi forlasos lin al vi».
Dekkvin
tagojn poste, la pli bona farto estis evidenta; en julio la pusigo de la bacilo estis iĝinta nula. Mi veturigas lin en la montaron, al la higienejo de Bounedonne kie la kuracistoj trovas en
li nenian vundan difekton, nenian maldiafanaĵon, kaj faras al li neniun
kuracadon, nur
ripozigas lin. Tri monatojn post la komenco de la kuracado, estigita por li speciale, tiu juna
tuberkulozmalsanulo estis akirinta dek kilogramojn kaj sentis sin preta por
denove daŭrigi la penan laboron en la farmodomoj.
Ĉu tio estas sufiĉe klara?
Hyères, la 8-an de septembro 1937.
Doktoro
Alexandre VALMYRE.
Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 3a – Decembro
1937.
Nenhum comentário:
Postar um comentário