Pri Homeopatio
Samuel Hahnemann (1755 - 1843) - Konata
kiel la fondinto de homeopatio, rekonis
resanigantan energion, al
kiu li referiĝis kelkaj fojoj kiel vitala forto kaj
aliaj kiel dinamika. Kiam tiu energio perturbiĝis, li diris, okazas
devio de
la natura sano,
kiu rezultas el malsana simptomo. Por restarigi
tiun vitalan forton, kiu povus esti blokita de malekvilibro
en la korpo, en la menso aŭ en la spirito, li defendis kuracilojn preparitajn de naturaj fontoj tiel, kiel plantoj, mineraloj kaj bestoj.
Kiam la vitala
forto revenis al sia natura ekvilibro,
li kredis, ke sano
estis restarigita.
Homeopatiaj
kuraciloj estas bazitaj sur la similecleĝo - simila kuracas per simila, kaj estas preskribita por trakti la triunuon - korpo, menso kaj animo de homo.
Tiu teorio estas malnova. Hipokrato diris:
"Per la similo, malsano estas generata, kaj per la
aplikado de la similo ĝi estas
kuracata". Laŭ Paracelsus, se ĝi estas donata en malgrandaj dozoj tiuj,
kiuj malsanigas homon ankaŭ resanigas lin.
La grandiozeco de Hahnemann estas nediskutebla.
Li estis la plej juna kuracisto, kiu kunligis biologion,
psikologion kaj fizikon
en praktika sistemo de resanigo. Li formulis la konceptojn
de potenco kaj vivoforto rilate al sano kaj provis homojn, observante la objektivan kaj subjektivan fenomenojn.
Farante tiel, li iniciatis novan kampon kaj novan arton de medicino kaj psikologio.
Hahnemann rekonis,
ke la sano kaj malsano enhavis pli ol ĝermoj kaj ĝermocidoj, pli ol serumoj kaj vakcinoj. Li ŝajnis kredi, ke la vera
naturo de ĉiu resanigo estis spirita. Implicita en tiu ideo estis lia koncepto de vivo-forto.
En sia Organon
li skribas: "La materia organismo, sen
la vivo-forto, ne
kapablas
senti, funkcii, kaj memkonservi, ĉar ĝi forprenas
ĉiu senton kaj plenumas ĉiujn vivo-funkciojn tra nemateria estaĵo (la vivoprincipo), kiu animas la materian organismon en sano kaj malsano.
Floraj Esencoj de Bach
Edward Bach (1886
- 1936) – Ĉi tiu brila kuracisto havis
kiel mision malkovri
kuracilojn por emociaj
kaj mensaj malsanaj kondiĉoj. Ekde infano
li montris grandan amon por naturo,
fortan povon de koncentriĝo, bonegan
senson de
humuro kaj profundan intuicion
kaj sentivecon.
Je la dudekaj jaraĝo li eniris en Medicina Fakultato de Birmingham. Poste,
ke li kompletiĝis la kurson,
li specialigis en bakteriologio,
imunologio kaj publika
sano. Dum la unua
mondmilito li laboris
intense, respondecante por kvarcent litoj da vundituloj de la milito
ĉe la Universitata Hospitalo.
En
tiu tempo, Bach povis observi kiel pacientoj reagis antaŭ la malsanoj, kaj, kiel tiu reago influis en iliaj daŭrado. Li ekkomprenis, ke la sama kuracilo aplikita de malsamaj homoj ne ĉiam
kuracis la saman malsanon, kaj ke efikaj kuraciloj por iuj ne taŭgis por aliaj,
kaj ke pacientoj, kiuj havas similajn temperamentojn plibonigis kun la sama kuracilo.
Evidentiĝis por li, ke en la kuracado de malsanoj, la temperamento de la paciento estis pli
grava ol sia fizika korpo.
Antaŭ sin dediĉi al la studo de floraj
esencoj kuraciloj, la esplorista spirito de Bach kondukis lin malkovri vakcino, kiu kuracas kronikaj malsanoj. Li daŭrigis siajn studojn pro la plibonigo de vakcino, kiam, en julio 1917, li malsanigis per nesanigebla malsano. Kvankam estis operaciita, kuracistoj donis
al li nur tri monatoj por vivi. Konvinkita de la ideo de fini liajn esplorojn, li forlasis la hospitalon antaŭ forpermeso kaj enfermiĝis en sia laboratorio, laborante tage kaj nokte. Forpasis la tagojn, kaj fine komprenis ke li estis tute resanigitaj. Tiu eksperimento kondukis lin al la konkludo ke la alloga intereso, granda amo aŭ difinita celo en la vivo estas decidaj kondiĉoj por la sano kaj feliĉo de homo.
En 1919 li laboris kiel patologiisto kaj
bacteriologo de la Homeopatia Hospitalo en Londono. Li
entuziasmiĝis pri la homeopatio, en kiu li trovis multajn similecojn kun siaj
propraj ideoj kaj observoj. En la sekvantaj jaroj, li ellernis la verkon de
Hahnemann. Li decidis prepari liajn vakcinojn kun homeopatia tekniko, kaj kreis
buŝajn vakcinojn, kiuj havis ampleksan akcepton en la medicina komunumo.
En 1929, kiam li estis kvardek-tri jarojn, Bach estis respektita de alopatoj kaj homeopatoj de tuta Eŭropo. Dume lia
plena profesia sukceso, li forlasis ĉiujn laborojn en la urbo kaj iris en la
kamparon serĉante novajn medikamentojn. Inter 1930 kaj 1934 li malkovris la
tridek-ok floresencajn kuracilojn
kaj skribis la fundamenton de sia nova medicino. La floresencoj estas
preparitaj de metodoj, kiuj permesas aldoni al la pura akvo la esencajn
energiojn de ĉiu floro. Tiuj esencaj energioj, kontaktanta la subtilajn kampojn
de la paciento, forigas blokadojn, kiuj malpermesas la plenan disvolvon de liaj
potencoj, tiel ebligante la ŝanĝojn necesajn por la resanigo.
En 1936, li
rakontis al siaj kunlaborantoj: "Mia tasko estas plenumita;
mia misio en
tiu mondo estas
finita". Kelkaj semajnoj poste, dum li dormis, Bach forlasis sian
fizikan korpon.
Homeopatio x Floresencoj
Laŭ Dr. Bach: "...
Hahnemann alportis al la homaro, la
lumon ene de la mallumo
de la materiismo, pro tio la
homo konsideris la malsanon, kiel organa malfunkciado, kaj
ke ĝi devas esti
malgravigita kaj kuracita nur per kemiaj rimedoj". Homeopatiaj kuraciloj, diluitaj kaj
dinamizitaj,
kiuj energie “imitas” la malsanon,
kaj faras, ke la vivo-forton
de la
paciento “reagu”, ankaŭ energie, revenante al la ekvilibria stato. Tio estis, por Hahnemann, "kuraci similan
per simila".
Dr. Bach reanalizigis la konceptojn de malsano kaj resanigo, kaj konkludis: "Ni ekzistas pro
kialo tre preciza. Ĉiu el ni vivas, ja, por realigi profundan
bezonon de nia animo. Tio estas la
celo de vivo. Tamen, ni disvolvas
personecon, kiu blindiĝas, kiam ĝi envolviĝas kun la "aĵoj de la mondo" kaj pro
malproksimiĝas de sia vera vojo. Tiu igas nin eniri en konflikton kun la planoj de nia
animo. Ni finfine agis kontraŭ ni mem, kontraŭ la naturo, kontraŭ niaj similaj
kaj kontraŭ la Unueco, al kiu ni ĉiuj apartenas. Plejofte, estas nur unu rimedo,
de nia pli alta naturo, por montri
al ni la miskomprenon, kiujn ni faras. Ĝi estas la apero de fizikaj, mensaj
kaj emociaj malsanoj. Pere de iliaj doloroj kaj ĝenoj, ni povas
"veki" kaj rimarki, ke ni devas ŝanĝi niajn sintenojn antaŭ al vivo.
"La malsano mem estas similaj resanigas similajn, aŭ pli bone, simila forpuŝas similan", diris d-ro Bach.
Bach ne neis la grandiozecon
de la Hahnemann-genio. Li agnoskis, ke la germana mastro faris
grandan paŝon, kiu devus esti
sekvita, dum la serĉado de resanigo.
La subtilaj energiaj gradoj de la floroj, konservitaj en iliaj floro-esencoj, reproduktas la arketipaj kvalitoj de la homa animo. Kiam ni uzas tiujn esencojn, ĝia specifa
vibro-grado kreas resonancon en niaj subtilaj korpoj, kiu vekos niajn dormigitajn
kvalitojn, kiuj transformos niajn erarajn kredojn, permesante sinteno-ŝanĝojn,
kiuj korektos niajn malekvilibrojn, kaj malsano ne plu estos necesa. La vivo-energio
reekvilibriĝos, ne pro la dinamika drogo-stimulo, kiu imitas la malsanon, sed por
ne plu bezoni forpuŝi niajn erarajn kredojn, kaj niaj malekvilibroj de konduto.
Vera resanigo nur okazas, kiel
rezulto de profunda ŝanĝo de sinteno antaŭ la vivo.
La lastaj vortoj skribita de Hahnemann estis: "La du plej estimindaj trezoroj de homo estas trankvila konscienco kaj bona sano. La unua estas donita al mi per fido
je Dio kaj la mem-ekzameno. La dua estas donita per homeopatio".
D-ro Bach donis al ni plian grandan trezoron, metodo
por resanigo, kiu helpas nian mem-ekzamenon kaj transformon. La rezulto estas paco de menso, la konscio de nia vivo-celo, kaj pro tio la sano.
Nenhum comentário:
Postar um comentário