Mitoj de
parolataj rakontoj
La Brazila folkloro estas tre diversa, kaj la diversaj regionoj
ofte havas specifajn manifestojn, laŭ la kulturo de iliaj popoloj. Esence, brazila folkloro havas tri ĉefajn kulturajn heredaĵojn: de la
indiĝenaj popoloj, de la portugalaj koloniistoj kaj de la afrikanoj alportitaj
al Brazilo kiel sklavoj. Kvankam en pli malgranda skalo, estas ankaŭ gravaj la
kontribuoj de eŭropaj enmigrantoj, kiuj komencis alveni en la lando ekde la 19a
jarcento, speciale tiuj, kiuj ekloĝis en la ŝtato de San-Paŭlo kaj en la suda
regiono ĉefe la italaj kaj la germanaj. Brazila folkloro kovras diversajn
tipojn de okazaĵoj, de kredoj, legendoj kaj superstiĉoj de amuzaĵoj kaj popolaj
festoj, trapasante por dancoj kaj tipaj manĝaĵoj. Kelkaj inter ili estas
koncentritaj en unu sola urbo aŭ
malgranda regiono, kiu la drama
danco de la negrokaŝejo tipa de Alagoas-o. Aliaj popolaj festoj estas
disvastigitaj en pluraj ŝtatoj kaj areoj, kiuj la karnavalo kaj
capoeira-o (milita arto de atako kaj defendo enkondukitaj en Brazilon de
bantuaj sklavoj). Ĝenerale, oni povas klasifiki la brazilan folkloron laŭ la divido de la lando en grandaj regionoj.
En la norda aŭ amazona regiono postvivas gravaj
festivaloj kiel la Círio de Nazaré (Kandelego de Nazareto) kaj la popoldanco nomita de
carimbó-o (tipo de cirklo-danco
kun dancistino en la centro kaj instrumento de sama nomo. Carimbó-o - granda
speco de tamburo farita de kavigita trunko)
en Pará-o (ŝtato), krom la tipaj
pladoj de preskaŭ la tuta regiono, kiu la anaso
en tucupi-o (ia saŭco farita kun gumo de akvo kaj pipro, kiu sekvas
plurajn pladojn de la Norda-brazila kuirejo) kaj tacacá-o (buljono farata de manioka amelo, salikokoj kaj
tucupi-o kaj spicita de ajlo, salo kaj pipro, al kiu estas aldonita jambu
(kreso de Pará-o - Acmella oleracea), herbo havanta propraĵon kaŭzi formikadosenton en la buŝo).
La nordorienta folkloro, unu el la plej riĉaj en la lando, inkludas la
amuzaĵoj de Bumba-meu-boi-o
(folklora danco), de pastoralaj, de Catarineta-o (rilata al la ŝtato Santa Catarina (Sankta Katarino) el Brazilo) ŝipo kaj fandango; la populaj
dancoj kiaj la rondodancoj, frevo-o,
maracatu-o kaj kreola tamburo; la
brodteksaĵo, la ŝnureta literaturo, la teatro de mamulengos-oj (tipaj marionetoj de la brazila nordoriento)
kaj la bahia kuirarto, kun iliaj acarajés-oj (nutraĵbolusoj de fazeoloj), moquecas-oj (kuiritaj fiŝoj), carurus-oj
(kuiritaj gomboj), abarás-oj
(nutraĵbolusoj de fazeoloj) kaj aliaj bongustaĵoj.
En la brazila sudorienta regiono superregas congadas-oj (drama danco kun kanto kaj muziko), la manlaboro de la valo de Jequitinhonha-o en Minas Gerais (Minas Gerajso), la festoj al Iemanjá-o (reĝino de la maroj, kaj de la akvoj) en la fino de la jaro en la tuta marbordo de Rio de Janeiro (Rio-de-Ĵanejro), la paro de enlanda
muziko, la religiaj festoj de Sankta
Spirito, la Palmofesto kaj Nia
Sinjorino de la Navigantoj.
La brazila centra okcidenta regiono elstaras por liaj cavalhadas-oj (rajdantoj kiuj reprezentas
mezepokajn batalojn ĉefe inter kristanoj kaj maŭroj) kaj pro la baleta mozambiko.
La brazila suda regiono
sin karakterizas pro
folkloroj alportitaj de eŭropaj enmigrintoj kaj la gaŭĉa kulturo, kiu
reproduktiĝas en diversaj sektoroj de la ĉiutaga vivo, ĉefe en danco,
manfaritaĵo kaj gastronomio. Aliaj gravaj okazaĵoj estas ceramika kaj pluma arto praktikita de iuj indiĝenaj triboj; la nordorienta
ceramiko, kies plej konata homo
estis Majstro Vitalino; krom tio la legendoj de parolata
tradicio kiel la Saci-Pererê,
Petro Malasartes kaj Negrinho do Pastoreio, inter multaj aliaj.
La raportojn de la parolata literaturo estas eternigataj
de la parolita vorto aŭ kantadoj.
Estas kazoj (rakontoj en kampara dialekto), legendoj, anekdotoj kaj mitoj de
kolektiva kreado, ofte kolektita de akademiuloj. La ĉeffiguroj estas partoj de la folkloro kaj havas indiĝenan aŭ eŭropan originon.
Boitatá-o - Protektanta geniulo de kampoj. Ĝi aperas en formo de giganta fajra serpento, kiu mortigas tiu, kiu
detruas arbarojn. La pastro José de Anchieta en 1560, estas la
unua, kiu menciis Boitatá-o kiel gravulo el la brazila indiĝena mito. Tiu estas nomo donita de
la indianoj al la fenomeno de “fogo-fátuo”
(lumo kiu eliras el la tombo).
Delfeno – Amazona mito. Estas la patro de la filoj de nekonata deveno. Priskribita kiel
bela ulo, bone vestita, bohema kaj granda dancisto. Je la baloj, li ravas knabinojn, prenas ilin al la longaj
kanaletaj alfluantoj de Amazonio kaj gravedigas ilin. Antaŭ la antaŭmateno, li plonĝas en rivero
kaj iĝas delfeno. Ankaŭ nomita de tucuxi-a delfeno.
Caipora-o (loĝanta de la arbaro) - Laŭ la tupi-a mitologio, persono de la
arbaroj, kun la kaplabo de malhelpi la aferon de tiu, kiu
lin vidas (malfeliĉaportanto). Kiam iu
projekto maltrafis, oni
diras ke la aŭtoro vidis caipora-on
aŭ caapora-on. En iuj regionoj, ĝi
estas malhela haŭto indiĝeno,
kaj en aliaj, feroca indiĝenino. Ĝi ankaŭ priskribas kiel infano de unu kruro
kaj granda kapo.
Cuca-o - Influita de la sorĉistino de eŭropa origino,
estas malbela kaj maljuna virino kiu minacas malobeemajn infanojn, precipe tiuj, kiuj ne volas dormi nokte.
Curupiro-o - Mito konata
de pluraj sudamerikaj indiĝenoj. En Brazilo, oni priskribas ĝin kiel nanon
kun liaj piedoj invertitajn kiujn trompas senskrupulaj ĉasistoj, kaŭzante ke ili
perdiĝas en la arbaro. Ĝi ankaŭ estas protektanto de arboj kaj bestoj.
Iara-o - Ĝi havas la samajn karakterizaĵojn de la
sirenoj: supre talio virino
kaj malsupre talio fiŝo, nerezistebla kanto
por la oreloj de la homoj, kiuj sin altiras al la profundo de la akvo, kie ĝi loĝas.
Luphomo – Aspekas ordinara viro tiu, kiu
vivas kaj laboras same kiel aliaj
personoj de la komunumo. Dum noktoj de plena luno ĝi iĝas lupo aŭ viro kun
lupa kapo kaj mortigas iu ajn kiu transiras sian vojon. Antaŭ la tagnaskiĝo ĝi reakiras
homan formon.
Matintapereira-o - Laŭ la tupia-a mitologio, estas malgranda strigo aŭ birdo kiu kantas nokte por anonci la tujan morton de persono. Oni priskribas ĝin kiel gravedan virinon (aŭ maljunan
sorĉistinon) kiu lasas la feton sur la reton de kiu neas al ĝi fumon por la
pipo.
Mulino-senkapo – virino kiu sin metamorfozas je mulino
sen kapo. Ĉi tio okazas ĉar ŝi seksumis kun pastro aŭ baptopatro. Oni kredas ke la metamorfozo okazas vendrede
noktojn, kiam la galopanta mulino-senkapo teruras personojn en la komunumo.
Nigruleto
de la paŝtejo - En la gaŭĉo tradicio,
speco de bona anĝelo, al kiu oni petas por trovi perditajn objektojn aŭ ricevi gracon. Estas la sklava nigruleto, kiu la
posedanto de la kamporestadejo,
punis maljuste, vipis lin
kaj poste ŝnuri lin sur formikejo. Sed lia korpo
aperas nerompita en la sekva tago,
kvazaŭ li ricevis neniun pikadon, kaj lia animo komencas vagi tra la pampoj.
Saci-pererê-o – Unu krura nigruleto, kiu fumas pipon kaj kovris sian kapon kun ruĝa ĉapo. Ĝi estas sendanĝera: sin
amuzas timigante brutojn en la paŝtejo,
donante nodon en la vosto de la ĉevalo kaj kreante malgrandajn hejmajn malfacilaĵojn.
Nenhum comentário:
Postar um comentário