(Urbo –
Ribeirão Preto; Ŝtato – San-Paŭlo; Lando – Brazilo)
(14.12.1966)
– Lilia Carvalhais, Maria Emilia Barbone, Elizabeth P. Suassuma, José Pedro
Miranda, José de Freitas Ramos, Osvaldo de Arruda Stein, Arthur Soldatti,
Valdir Pires, Gilberto de Mello Brigagão, Manoel Moacir Sisccatti, Leda Freitas
Ramos.
En
Ribeirão Preto, aperis organizitaj esperantistaj grupoj ekde la sesdekaj jaroj,
malgraŭ tio, ke jam ekzistis antaŭe esperantistoj en la urbo.
Leĝo nº
1414 de la 5-a de junio 1964 – Kreas la Municipan Kurson de Esperanto ĉe la
Municipa Gimnazio Dom Luiz do Amaral Mousinho. – Welson Gasparini – tiama
Municipa Urbestro.
En la
sesdekaj jaroj aperis preskaŭ ĉiutage artikoloj pri Esperanto en la ĵurnaloj “A
Cidade”, “Diário da Manhã”, “Diário de Notícias” kaj “O Diário”, kun ĉirkaŭ 108
publikigitaj artikoloj, skribitaj de José P. Miranda, Appio, C. Guerra,
inter aliaj; okazis ankaŭ informoj en lokaj radi-stacioj, malpli oftaj, kaj
kvin intervjuoj en la radistacioj PRA-7, Cultura, Brasiliense, ZYR-79 kaj
Colorado.
En la 6-a
de aŭgusto 1966, okazis la unua kunveno de esperantistoj en Ĝenerala Asembleo
en SESC, strato Tibiriçá nº 50, kun partopreno de 58 homoj el
Ribeirão Preto, São Paulo, Mato Grosso, Ubatuba. Gvidite de Elizabeth Suassuna
estis kantata la Esperantista Himno fare de la lernantaro de Kurso de Esperanto
instruita de Maria Emilia Barboni en la Gimnazio Apostolo Paulo, kiu ekde 1963
estis realiganta tiajn kursojn. Tiam oni ektuŝis la eblecon
fondi la RIBEIRÃO PRETO ESPERANTO-KLUBON.
Ses esperantistoj de
Ribeirão Preto partoprenas en la 1-a Brazila Kongreso de Studantoj de Esperanto
okazinta de la 9-a ĝis la 12-a de junio 1966 en Uberlândia. Ekde tiu kongreso José Pedro
Miranda (23.7.1930 – 17.7.1999) ĵurnalisto, verkisto, filologo kaj esploristo
de la historio de Ribeirão Preto ekintensigis sian laboron por Esperanto,
partoprenante de la fondo de: RPEC – Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, IERP –
Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto, ABE – Brazila Akademio de
Esperanto, ABEPE – Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj de Esperanto. La
esperantisto José Pedro Miranda ankaŭ estis fondinta membro de la ĝis nun
ekzistanta - ALARP – Akademio de Beletroj kaj Artoj de Ribeirão Preto
- (la 13-an de novembro 1981). Rimarko: Malgraŭ la ekzistantaj
mencioj pri IERP, ABE kaj ABEPE ĉe notoj de José Pedro Miranda, ne estis
trovitaj oficialaj dokumentoj pruvantaj ilian fondon.
En la
13-a de decembro 1967 José Pedro de Miranda estis komisiita kiel Delegito de
UEA – Universala Esperanto-Asocio – por Ribeirão Preto. Samtempe li estis komisiita kiel fakdelegito por Heraldiko, Ĵurnalismo
kaj Turismo.
En la 15-a de decembro 1966
oficiale stariĝis Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, kun sidejo en la strato Tibiriçá,
nº 50, en loko apartenanta al SESC (en la protokola libro, estas registritaj
107 fondintaj societanoj). Tie oni instruis kursojn de Esperanto je niveloj
baza, meza kaj supera. En la 19-a de marto 1968 la klubo translokiĝis al luita
sidejo en la strato Florêncio de Abreu nº 1154, kie ĝi funkciis dumtempe,
translokiĝante al la strato Visconde de Inhaúma, en la sidejo de la Societo
Legião Brasileira (Biblioteko) ĉambro nº 1, edifico Padre Euclides. Jen kelkaj
prezidantoj de RPEC: Prof. Osvaldo Arruda Stein, Antonieta Almeida Miranda,
Manoel Moacir Sisccatti.
Ribeirão
Preto Esperanto-Klubo (1966)
Estas
menciite ke en la 6-a de julio 1968 fondiĝis la Organizado de la
Esperantista Junularo de Ribeirão Preto.
MUNICIPA
LEĜO Nº 2.215 – de la 9-a de maio 1969 – Konsideras laŭ municipa publika
utileco “Ribeirão Preto Esperanto-Clube”. – D-ro Antônio Duarte Nogueira –
Municipa tiama urbestro.
Lokoj kie
okazis kursoj de Esperanto:
-
Municipa Lernejo Dom Luiz do Amaral Mousinho – Municipa Kurso de Esperanto.
- SESC –
Sociala Servo de Komercado – Populara Kurso de Esperanto.
- Eduka
Metodista Kolegio – Kursoj elementa, baza, meza kaj supera.
- Kolegio
Apostolo Paŭlo – Kurso elementa, baza kaj meza.
- IERP –
Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto.
-ABEPE –
Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj Pri Esperanto.
- SORIL – Societo de
Lingvistiko de Ribierão Preto (La sidejo estis en la Municipaj Muzeoj).
- ABC – Brazila Asocio de
Kursoj.
- LBV - Legio de Bona Volo.
De 1991 ĝis nun Manoel
Moacir Sisccatti estas Delegito de UEA – Universala Esperanto-Asocio por
Ribeirão Preto. Li estis faka delegito de 1970 ĝis 1975, denove de
1989 ĝis nun. De 1992
ĝis nun la urbo havas kiel vicdelegiton Neusa Priscotin Mendes, kiu ankaŭ estas
fakdelegito.
De 1980
ĝis 1987 estis delegito de UEA por Ribeirão Preto Júlio da Costa Feliz, kies
edzino Eny Mello Feliz estis dumtempe tiam ankaŭ fakdelegito.
Pro influo de tiu geparo en
la 80-aj aroj homoj grupiĝis por neformale kunlerni Esperanton
en “Casas de Betânia”, en la kvartalo Ipiranga, en posttagmezoj de
sabatoj. Tiu grupo prenis neoficiale la nomon Esperanto-Laborgrupo Verda
Sukerkano de Ribeirão Preto kaj realigis esperantajn bazajn kursojn en
Spiritismaj Centroj Unuiĝo kaj Karitato kaj en Amo kaj Elaĉeto, krom
organizi Esperantan Ekspozicion en Regiona Junulara Renkontiĝo de
Spiritistoj en 1985 – COMENESP.
Sub respondeco de
Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano, partnere kun EASP – Esperanto-Asocio de
San-Paŭlo – en Ribeirão Preto en la 15-a, 16-a kaj 17-a de novembro 1991 estis
realigitaj la 15-a Renkontiĝo de Esperanto de la ŝtato San-Paŭlo kaj la
4-a SINI – Semado Inter Niaj Infanoj.
En junio 1992 (jaro en kiu
kreiĝis ĝia Departemento de Eperanto), o IHFL – Homeopatia Instituto François
Lamasson, en sia Informa Bulteno – Jaro V - nº 12 – anoncas la 1-an Kurson de
Esperanto por 17 aliĝintoj. Estis ankaŭ lanĉita la dulingva bulteno de la Muzeo
(Português/Esperanto), kies bona akcepto stimulis la dulingvigon ankaŭ de la
Homeopatia Revuo, ekde la Historia Eldono (Januaro / junio – 7-a volumo
- nº 1 – 1992) kiu pritraktas la dekjariĝon de Instituto Lamasson. En 1993
ĝi publikigas la unuan dulingvan libron - (Portugale/Esperante) –
Homeopatio – Populara Orientado; libro jam antaŭe eldonita en la Portugala
Lingvo.
Ĝi stimulis la fondon en
1993 de Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, kiu okazigis
nenombreblajn aktivecojn kaj renkontiĝojn lokajn kaj regionajn, kun elstarigo
de: 1) Je 30-a / 31-a de januaro la unua renkontiĝo de Esperanto de Ribeirão
Preto, en kiu okazis la ekspozicioj: de filatelo - Babelo estu detruita;
kaj UTINESPO – Utiligo Internacia de Esperanto; 2) En la 29-a de januaro 1994
la II Renkontiĝo de Esperanto kaj, 3) De la 25-a ĝis la 30-a de oktobro
de 1999 la 3-a SERP – Esperantista Semajno de Ribeirão Preto. Ni elstarigas ke
Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann, fondita en 1985, havante unu el la plej
grandaj kolektoj pri Homeopatio en Brazilo adoptis Esperanton kiel lingvon
por internacia komunikado, fariĝante brazila referenco antaŭ la mondo.
IHFL – Homeopatia Instituto
François Lamasson organizis de la 25-a ĝis la 29-a 1993 – 54-a Tutamerika
Kongreso de Homeopatio – Ribeirão Preto – SP – havante kadre de siaj
programeroj diversajn aktivecojn en/pri Esperanto, kalkulante kun la
partopreno de Prof-ro Atilio Orellana Rojas de IEI (Internacia Esperanto-Instituto)
kies sidejo estas en Nederlando. Ĉi evento estis vaste anoncita de la urbaj
amaskomunikiloj per raportoj en ĵurnaloj kaj televidilo.
Pere de esperantistoj IHFL
enkondukis Homeopation en Kubon; unu ties skipo vojaĝis tra Eŭropo pere de
vojplano organizita kune kun esperantistoj de tiu menciita kontinento. Pere de
tiu vojaĝo estis kolektitaj multaj gravaj informoj pri la naskiĝejo de
Homeopatio en Germanio kaj pri ties disvolvado en Eŭropo, kio elstare
riĉigis la kolekton de Muzeo Abrahão Brickmann. Tiuj okazaĵoj estas vaste
raportitaj en la libro “Frio en Leipzig – A Cidade que viu nascer a Homeopatia
/ Calor em Ribeirão Preto – A Cidade que viu florescer a Homeopatia” (Malvarmo
en Leipzig – La urbo kiu vidis la naskiĝon de Homeopatio / Varmo en Ribierão
Preto – La urbo kiu vidis la floradon de Homeopatio) Eldono de Muzeo de
Homeopatio Abrahão Brickmann – Ribeirão Preto – SP (2004).
En julio 1996 estis
realigita la – 32-a Brazila Kongreso de Esperanto en Ribeirão Preto – sub
aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo kaj organizita de Kultura Centro
Esperantista de Ribeirão Preto. Kadre de ĝi estis realigita la filatela montro
“Babelo estu Detruita” de James Rezende Piton. Ĝi konsistas el poŝtmarkoj
oficiale emisiitaj de poŝtaj administrejoj el la tuta mondo rilataj al
Esperanto, al Esperantista Movado aŭ al Lingvaj Aferoj, prezentante ilustritan
historion de la tutmonda esperantismo. Same ĉi evento estis vaste anoncita de
la urbaj amaskomunikiloj, per raportoj en ĵurnaloj kaj televido.
LEĜO Nº 8.463 - de la 25-a
de majo 1999 – Enkondukas la instruadon de la lingvo Esperanto en la
edukadplano de la Edukada Municipa Reto kaj aldonas aliajn antaŭzorgojn – Luiz
Roberto Jabali – Municipa Urbestro.
En la 30-a /10/1999, dum la
3-a SERP estis omaĝita la urba konsilanto Antônio Carlos Morandini pro la
publikigo de la Leĝo nº 8463 kies leĝodonanto estis li; en la ceremonio
prelegis la Prof-ro de PUC de Campinas David Bianchini. Tiu prof-ro
enkondukis oficiale Esperanton en la instru-plano de PUC de Campinas
kiel unu el la lernobjektoj “Práticas de Formação”. Kadre de la 3-a SERP
okazis unu semajno de eksponado de esperantaĵoj en la plej grava placo de Ribeirão
Preto, en la esplanado de Teatro Petro la Dua.
LEĜO Nº
8.755 - de la18-a de aprilo 2000 – Rajtigas al la Municipa Plenuma Povo jure
starigi partneriĝon kun Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, por
instalado de lernoĉambroj pri Esperanto kaj aldonas aliajn antaŭzorgojn. – Luiz
Roberto Jábali – Municipa Urbestro.
SEKRETARIEJO
PRI EDUKADO – SKIZO DE LA PARTNERIĜA KONTRAKTO – Teksto pri partneriĝo kiun
inter si starigas la Municipa Urbestraro kun Kultura Centro Esperantista
de Ribeirão Preto, kun interveno de la Municipa Sekretariejo pri
Edukado. La partneriĝo celis stabligi kunlaboron inter la Urbodoma
Administracio kaj Kultura Centro Esperantista cele al instalado de lernoĉambroj
en la Municipa Lernejo por elementa kaj meza edukado D. Luís do Amaral Mousinho,
por lernantoj de la 7ª kaj 8ª elementaj lernojaroj kaj 1-a mezgrada
lernojaro, celante instruadon de Esperanto dum unu jaro. – (Ribeirão Preto, la
7-an de decembro 1999). – José Antônio Pessini - Direktoro de la Departemento
de Ĝenerala Admisnistracio.
En la 12-a de junio 2003
estis fondita APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto, kun la celo
disvastigi Esperanton en la urbo kaj ĉirkaŭanta regiono.
En la 13-a kaj 14-a de
septembro 2003 APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto realigas la
XIX-an Regionan Renkontiĝon en tiu urbo. La unuajn regionajn renkontiĝojn
realigis Kultura Centro Esperantista, poste la Asocio Por Esperanto de Ribeirão
Preto prenis sur sin la orientado de tiuj renkontiĝoj.
Ekde marto 2004 la gazeto
“Peregrino das Letras”, monata periodaĵo de la urbo Ribeirão Preto destinas
regule spacon en siaj paĝoj por tekstoj pri kaj en Esperanto, krom disvastigi
ĝin en sia interreta paĝaro: www.jperegrino.com.br, kie ankaŭ estas je dispono
kelkaj dosieroj por elŝuto. En majo 2004 ĝi disanoncas la XXI –an Renkontiĝon
de Esperanto en Sales Oliveira kaj en novembro 2004 la 25-an Renkontiĝon de
Esperanto de la ŝtato San-Paŭlo en la urbo Leme.
En la
15-a de decembro 2005 “TV Clube de Ribeirão Preto (TV Bandeirantes)” faras
raporton pri Esperanto en APERP – Asocio por Esperanto de Ribeirão Preto,
montrata je tagmeza programo “Jornal da Clube”.
En aprilo
2003 stariĝis Departemento de Esperanto en USE – Unuiĝo de la Spiritistaj
Societoj Intermunicipa de Ribeirão Preto; ekde tiam spiritisma esperantista
literaturo pli intense partoprenis en la Foiro de la Spiritisma Libro, kiu
ĉiujare okazas julie en Ribeirão Preto. Monata gazeto de tiu institucio
“Verdade e Luz” publikigis pli ol 20 artikolojn pri Esperanto, de mezkuranta
2000 ĝis 2004.
En 13-a,
14-a kaj 15-a de oktobro 2006 okazis la – 1-a Brazila Renkontiĝo de
Esperantistaj Spiritistoj – realige de Spiritisma Centro Batuíra en la ejoj de
Spiritisma Sanatorio Vicente de Paulo, apogite de diversaj institucioj
spiritismaj kaj ne spiritismaj.
En la
Spiritisma Centro Amo kaj Karito Jesuo kaj Maria kie estis fondita, la –
Spiritista Esperanto-Rondo Apostolo Paŭlo – kiu ĝis nun tie sidejas, estas
realigitaj kursoj kaj semajnaj kunvenoj por spiritismaj studoj en Esperanto.
Tiu grupo estas aliĝinta al Societo Lorenz ekde 1997.
Ekzistas
nuntempe liberaj kursoj en la Spiritismaj Centroj: Vicente de
Paulo, Etuloj de Jesuo, Spiritisma Grupo Frateca Unuiĝo, Batuíra kaj Allan
Kardec.
Nuntempe
estas je dispono kursoj de Esperanto en APERP – Asocio Por Esperanto de
Ribeirão Preto, en Instituto de Homeopatio François Lamasson kaj per liberaj
iniciatoj de instruistoj en siaj hejmoj kaj en spiritismaj centroj.
ZEO-j
(Zamenhof/Esperanto-objektoj) en Ribeirão Preto:
-
Strateto Esperanto – Kvartalo Campos Elíseos.
-
Strateto D-ro Zamenhof – Kvartalo Ipiranga.
Post la
morto de S-ro José Pedro de Miranda, la urbokonsilanto José Antônio Corrêa
Lages (li estis urbokonsilanto de 2001 ĝis 2004) prenis sur sin la respondecon
destini la librojn de tiu klera homo al diversaj organizaĵoj de Ribeirão Preto,
laŭ afineco de celoj. En la kazo de esperantaj
libroj kaj prilingvistikaj aferoj, tiuj estis donacitaj al esperantistaj
organizaĵoj de la urbo pere de la vic-delegito Neusa Priscotin Mendes. Tiu kolekto nuntempe estas ĉe
APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto.
La teksto de Historio de Esperanto en Ribeirão Preto estis skribita en
kunlaboro de membroj de APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto:
Neusa Priscotin Mendes (APERP), vicdelegito de UEA por Ribeirão Preto,
instruistino de Esperanto.
José Roberto Ruiz honora membro de Akademio de Edukado de Ribeirão
Preto.
Estis
nemalhavebla kiel informanto Manoel Moacir Sisccatti, delegito de UEA
por Ribeirão Preto, akademiano de ALARP – Akademio de Beletro kaj Artoj de
Ribeirão Preto, instruisto de Esperanto kaj honora membro de APERP.
Aliaj konsultitaj fontoj:
Arkivoj
de la Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto.
Eldonaĵoj
de Instituto de Homeopatio François Lamasson kaj de Muzeo de Homeopatio Abrahão
Brickmann de Ribeirão Preto – Arkivoj.
Publika
kaj Historia Arkivo de Ribeirão Preto – Dokumentoj de José Pedro Miranda.
José
Roberto Ruiz
Tradukis
Esperanten: Neusa Priscotin Mendes
Nenhum comentário:
Postar um comentário