“La
radiesteza diagnozo estas libera. La laboro farita de radiestezisto ne estas la
sama kiel de terapiisto, ĝi estas tia, kia la laboro de fizikisto. Fizikisto,
ne kuracisto, ĉi tiu estas la devizo, kiun oni devas memori kaj apliki”.
- Charles
Brouard -
Skribi
pri radiestezo ĉiam estas defio, kvankam ĝia praktikado datiĝas de
antaŭhistorio. Verdire ĝis hodiaŭ multaj homoj rigardas ĝin kun antaŭjuĝoj. Tio
okazas pro la fakto ke ĝia praktikado estas de multaj konsiderata kun malgranda
scienca valoro kaj, por malplibonigi la juĝon, ligita al mistikismo kaj magio.
La
radiestezo povas esti aplikata al iu ajn fako de la homa scio, sufiĉas ke oni
estu radiestezisto kaj havu konon pri la fako, kiun oni esploras. Mi komprenas kiel konon la necesan instruitecon, inkluzive la sciencan.
Ekzemple, laŭ mia opinio, ne ekzistas la tre propagandata medicina radiestezo,
sed estas la fakulo (kuracisto, flegistino, ktp.), kiu estas ankaŭ
radiestezisto, aŭ iu, kiu petas helpon de radiestezisto, estas kuracisto kiu
faras la klinikan diagnozon. La saman konduton oni sekvu ĉe aliaj fakoj de la homa scio.
Precizigi
la originon de radiestezo ne estas simpla tasko. Se oni parolas pri registro,
citaĵoj estas trovataj: en la Biblio, en antikvaj bildoj de Ĉinio kaj Egiptio,
kaj en la nordia mitologio. Herodoto, la Patro de la Historio, mencias la uzon
de saliko-bastonoj en la 5-a jarcento aK. La maorioj (Novzelando) konsultas la
sorĉbastonoj el mahoe ligno (Alectryon macrococcum kaj A.
mahoe) pri tio, kion ili volas scii. La praktiko devenas el la uzo de la
'magiaj bastonoj', sed hodiaŭ la plej populara ilo estas la pendolo.
Laŭ iuj
esploristoj Germanio povas esti konsiderata la origino de la moderna
radiestezo, kaj Francio la origino de la medicina radiestezo. En 1913, la
franca biologo, Armand Vire, intensis refuti la praktikon de la radiestezo, sed
liaj provoj nur rekonis la 'fenomenon', kiun li fine ne povis objektive klarigi
science. Li markas la aperon de la medicina radiestezo kiu okazis nur kiam la
pastro Jean Jurion, la abato Alexis Bouly, la pastro Jean-Louis Bourdoux kaj la
abato Alexis Mermet engaĝis en la afero. Oni diras ke la Kaduceo – la simbolo
de moderna medicino estas bazita sur la bastono de sorĉado.
La vorto
radiestezo estis kreita de la abato Alexis Bouly per la kombino de la latina
radiko radius (radiado) kaj de la greka radiko aisthesis
(percepto) por signifi 'percepton de radiado'. Lia zorgo estis
validigi la radiestezon, unue disigante ĝin de ĝia polemika historio, kaj poste
per sciencaj provoj.
Kvankam
la radiestezo estas aplikata al diversaj fako-serĉadoj nome: hidrominerala
prospektorado; geobiologia, terkultura kaj ekologia, bioarkitektura,
arkeologia, kriminala kaj milita, psikologia esplorado; tamen estas la kuracado
(medicina kaj veterinara, klinika, homeopata, nutra) tiu, kiu allogas pli la
homojn.
La
evoluado de la radiestezo kiel tekniko de medicina diagnozo okazis kiam pastro
Jean Jurion ekinteresiĝis pri la uzo de radiestezo kaj homeopatio. La
homeopatio estis studata kune kun la radiestezo pro siaj similaj fundamentoj
sur energia bazo de sano. Liaj unuaj provoj por diagnozi malsanon estis
konfirmita de kuracisto, kaj poste li preskribis homeopatajn kuracilojn helpe
de la pendolo-diagnozo. Hodiaŭ, kuracaj radiestezistoj havas oficialan rekonon
de la franca Ministerio de Laboro, kiel profesia fako, reprezentataj de la
Sindikato de Radiestezistoj kaj la Unuiĝo de Medicinaj Radiestezistoj.
La
sukceso atingita de la radiestezo inter konataj kuracistoj evoluigis diversajn
specojn de kuracartoj rilataj al la radiestezo, inter ili radionikon (Dr-o
Albert Abrams) kaj psionikon (George Laurence), kiuj estas bazitaj sur la ideo,
ke la vibroj ĉeestas en eta grado ĉie.
Do, kio
estas Radiestezo?
Ĉio, kio
vivas, sentas kaj elsendas vibrojn kaj ni plivastigas tiun koncepton per la
kvantumfiziko. Ĉio en la universo estas konektita. La lingvo de la universo
estas kutime nomata energio.
Radiestezo
estas simple la kapablo senti tiun energion. Sed ne sufiĉas, ĝin senti, ni
nepre bezonas scii kion fari pri ĝi. Tio postulas sciojn pri la fako pri kiu ni
laboras. Tial la radiestezo ne anstataŭas la sciencan scion, sed ĝi estas
komplemento, kiun ni nepre uzos por iri preter tiujn sciojn, kiujn la tradiciaj
instrumentoj tiujn, kiujn ni uzas ĉiutage, montras al ni.
Estas
ĉi-cele, ke mi publikigis la libron - "Libro-Kurso de Praktika
Radiestezo". Mia intenco ne estis elĉerpi la temon, sed doni simplan kaj
rektan metodon por labori per radiestezo konscie kaj respondece. Radiestezo
estas simple radiestezo, kaj via tuta kompreno kaj scio estas akirata nur per
multe da praktikado.
Mi finas
ĉi tiun artikolon per alia citaĵo:
“Oni
povas argumenti ke multaj radiestezistoj faras ĉiajn tipojn de eraroj. Sed ĉu
ne estas multaj kuracistoj ne sufiĉe preparitaj por praktiki sian arton, kaj
inĝenieroj kies tasko postulas pli efikajn teknikojn ol ili prezentas? Simile,
ekzistas radiestezistoj kaj radiestezistoj”.
- Armand
Vire -
Skribita
de José Roberto Ruiz
Nenhum comentário:
Postar um comentário