La naskiĝo de la pravivuloj
Laŭ teorio de kelkaj famaj
sciencistoj, en la komenco la Tero estis pangeo*, kaj ekzistis unu sola
kontinento.
Dum sekva dilatiĝo, la pangeo
dispartiĝis per ritma alternado de dilatiĝo kaj kuntiriĝo.
Estas fakto ke antaŭ miliardoj da
jaroj grandegaj erupcioj de vulkanoj okazis. Kaj el pliparto de la vulkanaj
gasoj devenis la praatmosfero; per kemiaj procesoj naskiĝis poste la unuaj plej
simplaj pravivuloj.
Pro la mortigaj ultraviolaj
radioj la tiutempaj primitivaj unuĉelaj organismoj devis vivi en akvo. Ili ne
povis uzi la energion de la sunradioj, sed nur kemian energion. Kreiĝis poste
ekrano de ozono (stato modifita de oksigeno), kiu ne tralasas la ultraviolajn
radiojn, sed absorbas ilin. Kaj tiu ekrano de ozono permesis al la vivuloj
kreski kaj evolui sur la Tero.
La transiro de la kemia energio
al la utiligado de la sunradia energio t.e. fotosintezo, estis gravega evento
en la historio de nia planedo. Fotosintezo estas sintezo de kemiaj substancoj
per klorofilaj plantoj, kun la helpo de la luma energio.
La algoj: origino de la vegetala regno
Inter la unuaj pravivuloj, la
algoj ludis eksterordinaran rolon, kaj ili naskis la vegetalan regnon. Sen
radikoj, floroj kaj semoj, kiujn la aliaj superaj plantoj posedas, la algoj
migris sur la Tero per nekredebla evolua forto kaj adaptopovo. Ili estis ĉiam
determina nutrobazo por la akvaj animaloj; ili iĝis la humo necesa por la vivo
de la superaj plantoj; ili riĉigis la atmosferon je oksigeno.
Blualgoj, brunalgoj, ruĝalgoj,
verdalgoj estas plej konataj; sed multegaj estas la specioj de algoj (ĉirkaŭ 40
000), el kiuj la plej multaj vivas en akvo sala aŭ dolĉa.
AFA: sovaĝa kaj miriga
La sovaĝaj plantoj havas pli
vivpovan forton ol tiuj kiuj estas kultivataj, kaj ili pli efike kontraŭstaras
al eksteraj atakoj. Virusoj kaj bakterioj preferas kultivitajn grundojn kaj
malfacile ili trafas la organismojn, kiuj estas nutrataj per sovaĝaj plantoj.
Kiel dirite, de la komenco de la
vivo sur la Tero la algoj estis la bazo de la nutrado por ĉiuj vivantaj
estaĵoj, kaj en si mem la algoj havis kaj havas ĉiujn nutrajn elementojn, kiuj
estas bezonataj de la vivuloj.
En la lago Upper Mamath,
Oregonio, Nord-Ameriko, kreskas la algoj AFA (Aphanizomenon Flos-Aquae). Ili
komencis disvolviĝi kaj evolui en tiu lago antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj.
Sekve de grandega erupcio de la
monto Mazama, amaso da minerala enhavo, kiu estis en la internaĵo de la Tero,
estis alten ĵetita kaj poste ĝi falis sur la surfacon de la montaro, kaj
riĉigis la grundon je ĉiuspecaj mineraloj. Krome surfacaj kaj subteraj riveroj
portis amason da pura akvo kaj nutrajn elementojn al la lago.
La ĉi-supra panoramo montras kial
la algoj AFA estas tiel gravaj al la homa nutrado, en kiu ofte mankas naturaj
elementoj.
La ĉefaj ecoj de la algo AFA
La diversaj specioj de algoj havas
precipajn ecojn. Sinteze, la ĉefaj ecoj de la algo AFA estas la jenaj:
- pliiĝo de energio, de fizika
vigleco, de mensa Mareco;
- malpliiĝo de streso;
- kontraŭdeprima;
- plifortiĝo de la imuna sistemo;
- normaliĝo de la metabolo de la
grasoj kun sekva malpliiĝo de la korpa pezo;
- rejuniĝo de la haŭto kaj de la
tuta organismo;
- malpliiĝo de la kvanto da
kolesterolo;
- ili protektas la organismon
kontraŭ la difektoj de la liberaj radikaloj.
Ne nur en la estinteco la algoj
estis esenca nutraĵo por la vivuloj; kaj ili estas nutra mirinda helpo al la
nuntempaj estaĵoj. Sed tempo venos kiam oni devos aldoni la algojn vastskale al
la homa nutrado pro la tre malmultekostaj proteinoj kaj la aliaj substancoj,
kiujn ili enhavas; kaj ili estos necesaj por la homaro, kiu iĝas pli kaj pli
multnombra kaj malsata.
* La vorto pangeo devenas de la
greka, "pan" ĉio, kaj "ge" tero
Fonto: Esperantista Vegetarano –
2003.
Skribita de Federiko Ĉerruti
Nenhum comentário:
Postar um comentário