Ni represitas ĉi tie
leteron de S-ro Henri PETELAT (Poisy, Haute-Saoie, Francujo) al S-ro Emile
CHRISTOPHE kiu ĝin publikigis en sia gazeto “La Prospection à distance” (La radiesteza
teleserĉado).
La 7-an de Januaro 1936.
Sinjoro CHRISTOPHE
Unu el miaj amikoj kuŝiĝas
je la deka vespere, sentante neniun malsaneton. Je la 12-a la doktoro ne povis
deklari sian opinion. Li faris al li pikvundon kiu lin trankviligis sed li estis
tiel malforta ke li eĉ ne povis respondi. La familianoj devis, okaze de nova
atako, glutigi al la malsanulo medikamentojn kiujn la doktoro estis lasinta.
Tre rapide sciigita pri kio
okazis, mi vizitis mian amikon, kaj demandis al li ĉu li akceptas radiestezan
eksperimenton; li jese respondis al mi. Mi ekserĉis inter la kreskaĵoj kiujn
oni plej ofte uzas, tiaj kiaj tilio, verbeno, mento, meliso, k.t.p.... Mia
pendolo ne akceptis unu. Mi provis la artemizion; ĝi estis al mi indikata kiel
tre favora kaj je forta dozo. Mi tuj farigis infuzaĵon kiun la malsanulo
glutis. Estis la sesa matene. Mi diris al li ke mi estas certa ke li venos kun
mi ludi kartojn, vespere... Mi ankoraŭ unufoje sukcesis, tial ke, je la unua li jam deziris leviĝi
kaj montris iom da apetito. Notinde estas ke la doktoro
malpermesis ke oni trinkigu al li kion ajn, kaj ke la medikamentoj kiujn li
estis lasinta ne estis indikataj kiel favoraj de mia pendolo.
Se mi sukcesas, tio estas
dank’al la klaraj kaj precizaj indikoj enhavitaj en via libro “Estu
radiestezista serĉisto”...
Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la
Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
Nenhum comentário:
Postar um comentário