Kiel
postmorta respektesprimo al la bedaŭrata kreinto de la perpendola diagnozo: Abato Mermet.
La
21-an de oktobro 1937.
Kara
Sinjoro Christophe,
Mi
komunikas al vi priteleradiestezan
fakton, elektitan inter multaj
aliaj, tial ke ĝi estas, laŭ mia opinio, karakteriza por la precizeco de
la perpendola diagnozo farita per foto.
Miaj
metodoj estas tiuj kiujn vi rekomendegas en viaj du fundamentaj verkoj: «Estu Radiesteza
Serĉisto» kaj «Apologiado de la radiesieza serĉisto».
ĉi-kune
troviĝas la skriba atesto kiun S-ro Barrat, 53, rue de Poitiers, en Montmorillon (Vienne),
Francujo, bonvolis sendi al mi.
Michel
MOINE,
Place
des Promenades,
Airvault
(Deux-Sèvres)
Francujo
Skriba Atesto
Mi
ja estis aŭdinta pri la radiestezaj serĉistoj, sed mi tute nenion sciis pri
iliaj eksperimentaj procedoj kaj, tion mi sincere diras, mi eĉ estis tre
skeptika koncerne la radiestezon.
La 29-an de Marto 1936, mi trovis ĉe s-ro Michel Moine, en Airvault dum la daŭro de la interparolado kiam li sciigis al mi ke li estas praktikanto la radiestezon kaj la teleradiestezon kaj, je mia granda miro, li petis al mi foton de persono bone konata de mi, por ke li faru, el malproksime kaj kiel elmontro, diagnozon de la reprezentata persono.
Pro
nura scivolemo, mi donis al s-ro Moine foton de mia filo Andreo, 8-jara.
Post
kiam s-ro Michel Moine estis montrinta al mi kelkajn malfortajn korpo-organojn,
li sciigis al mi ke li trovas signojn de puso, lokalizitaj en la apendicito,
kio surprizigis mim multe, ĉar ĉe mia forveturo el Montmorillon, la infano ne
estis malsaneta. Mi konsideris nenion grava en tiu diagnozo, kiun mi opiniis
pliĝuste fantazia, kaj mi revenis hejmen, trovanta la infanon en
perfekta sano.
Sed,
kvar tagojn poste,
li estis malsana; la
kuracisto diagnozis apendicitan atakon, sed ne opiniis necesa ĥiruĥian peradon. Tiam mi memoris pri la
diagnozo estigita de s-ro M. Moine kaj mi insistis por ke la infanon oni operaciu. Post la operacio, la kuracisto deklaris al mi ke la radiestezisto
estis ĝuste «vidinta», kaj ke ni plene
pravis, ne
atendantaj
pli longatempe; la apendicito
portanta tre netajn
postsignojn de puso.
De
la tempo
de tiu eksperinento
inter
la plej
pruvantaj,
mi estas serioza ano kaj defendanto
de la teleradiestezo.
Kaj ja volonte
mi liveras, laŭ la taŭgantaj formalaĵoj, al s-ro Michel Moine, la ĉi-supran
ateston de mia dankemo kaj de lia lerteco de teleradiesiezisto.
En
Montmorillon,
la 25-an de
septemhro 1937.
E.
BARRAT,
53,
rue de Poitiers,
Montmorillon
(Vienne).
Francuju.
Vidita
de mi. Urbestro de Montmorillon,
por la leĝigo de la subskribo de s-ro Barrat.
Montmorillon,
la 29-an de septembro 1937.
La Vic-urbestro:
GOUJEUIL,
anstataŭanta
la urbestron aliloke okupatan.
Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 3a – Decembro
1937.
Nenhum comentário:
Postar um comentário