Teleserĉadoj
de Abato Mermet (2)
1º
Retrovita Ringo
En Bescat, apud Arndy,
(Basses-Pyrénées), Abato TERRIOUX, pastro de Bescat, fine akceptanta la petojn
de paroĥino, ĉagrenegigita ĉar ŝi perdis sian edziĝringon, en sia ĝardeno, ŝi
kredas, skribas al Abato MERMET, sendante al li la planon de la ĝardeno kaj de
la domo.
Sinjoro MERMET respondas:
“La ringo ne estas perdita en la ĝardeno ĝi ne tute estas perdita, mi ĝin
sentas (3) en la domo, kaj en tiu ŝranko,” Nu oni esploras la ŝrankon kaj oni
trovas tie la edziĝringon, kiu, tiun kredis la bona virino, estis perdita en la
ĝardeno. Tiu lasta detalo estas pensiga, ĝi pruvas ke ne temis, en tiu speciala
okazo, pri transsendo de la penso.
2º Retrovita Junulino
Pri la foriĝo de junulino,
en majo 1934, socialista Svisa gazeto, Le Volksrecht, lastatempe raportis la
antaŭdirojn faritajn de pluraj “Viziuloj”, kaj jen tio kio esta presita, en
dato de la 4-a de februaro 1937:
(Traduko):
“De la eltrovo de tiu
abomeninda krimo, kulpita kontraŭ la eta Frida Fohn, interese estas ĉi tie
atente prijuĝi la rolon kiun havis la “vizieco”.
“Viziulo, Marion, en Lujera
(honorario: 20 fr.), diris: “La etulino vivas”; li supozas ke ŝi estas
fortrenita trans la itala landlimo.
Pluraj aliaj asertis ke la
etulino estas forrabita.
Alia: 3 semajnojn post la
forrabato, ŝi mortis.
Sortantaŭdiristino ŝin
“vidis” promenante laŭ la bordo de la lago de Zurich.
Viziulo de Hérisan montris,
en Ĝenevo, la lokon kie ŝi sin trovas.
Aliaj asertis ke ŝi estas
en la lago.
Ĉiuj tiuj
“viziuloj” malbone “viziis”!
Nur unu atingis la tutan
veron. La 7-an de Majo 1934, Abato MERMET skribis, en franca lingvo: “La
etulino estas mortinta; oni ŝin ne ĵetis en la akvo; oni ŝin ne mortigis per
ilo, sed ŝi estis strangolita de malĉastema kruelulo. La mortigisto esta 1m ½
alta.”
“KAJ LIAJ DIRAĴOJ ESTIS
AKURATAJ KONIGITAJ.” (La Prospection à Distance, Majo 1937).
(1) La teleradiestezo
estas la arto serĉadi, pervergete aŭ perpendole, super plano aŭ super
fotografaĵo.
(2) Abato MERMET estis uno
el la plej famaj (tutmonde konataj) radiestezistoj.
(3) Sentas: efektive, abato
MERMET, sentis la radiadojn de la ringo, per sia sesa sento kiu permesas
sentemiĝi, je ia estaĵo aŭ persono. Tiu sesa sento estas la fundamento de
Radiestezo kaj de Teleradiestezo.
Fonto: Radiesteza Gazeto - Internacia Esperantlingva, Organo de la
Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
Nenhum comentário:
Postar um comentário