a. Ekvilibro. S-ro D. CHICCA, inĝeniero
(Bordeaux, Francujo) malekvilibriĝis ĉiam je la sama loko de sia ŝtuparo.
Esploro farita per la pendolo, permesis al li eltrovi, sub tiu loko, subteran
fluon kiu kaŭzis de longe tiun akcidenteton. (1)
b. Grafika
Vido. F-ino
DESACHY (Norda, Francujo) skribis al S-ro CHRISTOPHE por diri al li ke, kiam ŝi
estis 14-jara, por prepari ekzamenon, devis faris malfacilan desegnaĵon kaj
nenion desegnis pro nescio kiam subite ŝi vidis, sur la papero, la desegnaĵon
per pli blanka koloro ol la folio; ŝi nur bezonis superdesegni per sia krajono.
Post kelka momento, ŝi nenion plu vidis. Feliĉe, ŝi preskaŭ finis la
superdesegnaĵon. (1)
c. Perdita... kaj Retrovita. S-ro H. Saxer, la eminenta prezidanto de la Ĝeneva Societo por
radiestezaj studoj, ĝuste indikis, sur karto de Salève (je la 25 milona), la
punkto kie S-ro Paul GIBAUD, 19 Rue Caroline en Ĝenevo, perdis sian
poŝhorloĝon, skiglitante la 9-an de Februaro. Dank’al la indikoj de S-ro SAXER,
S-ro GIBAUD retrovis sian poŝhorloĝon la 16-an de Februaro. (1)
ĉ. Por pioniroj de radiestezo kaj
esperanto. (2) La grava
samajna gazeto Marianne (44,
avenue des Champs-Elyseés, Paris (8e), publikigis en la numero 8-9 1937 vere interesan
anekdoton pri Samuel F. D. Morse, inventinto de la elektro-magneta telegramo
kaj de la alfabeto kiuj havas lian nomon.
Kiam la geniulo
estis petinta de amerikaj oficialuloj subvencion, iu el ili juĝis tiel malbone
la inventaĵon: «La sistemo de tiu Sinjoro Morse, ŝajnas al mi bona apenaŭ por
frapi frapojn en spiritistaj kunvenoj...»
Radiestezistoj kaj
Esperantistoj, ambaŭ amikoj de la Progreso, vi trovas ĉi-tie ankoraŭ unu
certigon ke ĉiujn progresemuloj oni ĉiam forpuŝis, eĉ en la oficialoj rondoj.
PIERRE
DELAIRE
d. Radiesteza eksperimento en Nederlando. (2) Voorburg, 23-X-37.
Al S-ro Pierre
Delaire,
Direktoro de la
«Esperanto-Oficejo».
Tre Estimata
Sinjoro.
Koran dankon pro
la provnumero de la Radiesteza Gazeto. Gi estas tre interesa kaj mi certe
legigos ĝin.
La haga biblioteko
de la inĝenieroj akceptis la ĉefverkon de la ĵus nin forlasinta Pastro Mermet:
«Comment j’opère». En nia norda provinco Friesland, en la vilaĝo: Ranwerd, S-ro
Mieremet faris sukcesplenajn esplorojn sub la aŭspicioj de kuracisto. La
eksperimentoj klare montris la ĉeeston de sandetruaj terradioj (pereigaj ondoj)
en akordo kun la statistiko pri mortkazoj.
Altestime kaj
samideane,
F-ino Marie E.
Giltay,
Parkweg 99
Voorburg,
Nederlando.
Kara
Sinjoro Cbristophe,
Kliniĝanta
hejme super la tasko de lernanto, mi povas trovi, per la pendolo kaj per la
Perpensa Ekesploremo, sciigojn kiuj klarigas al mi multajn enigmojn... kaj mi
ĉerpas el tiuj sciigoj ĉion necesan por konduti lernanton laŭ liaj kapabloj,
liaj spiritaj kaj korpaj fortoj.
Kiam ni ekskursas,
ni studas la kreskaĵojn laŭ la grado de la kuraca aŭ pereiga efikokapablo,
uzante la pendojon aŭ la vergeton. La subgrundo estas esplorata, kaj iuj estas,
inter tiuj etaj homoj, kiuj estas jam kapablaj serĉadi fontojn kaj indiki ilian
profundecon... Mi ankaŭ permesas al ili rakonti siajn eksperimentojn en siaj
klasaj verkoj. Ĉi-sube estas eltiraĵo, kiel ekzemplo, kiun mi tradukis el la
originalo germanlingve verkita.
Sinceran saluton.
Henri MEIER,
instruisto en
Esch-sur Alzette
(Luksemhurgo).
f. Kiamaniere mi trovis fonton. (3)
«Vendredon ni
prornenadis. Ni estas serĉintaj fontoj pere de la pendolo kaj de la vergeto. En
Soleuvre, ni estas serĉintaj fonton en ĉirkaŭbarita paŝtejo. Kiam ni alvenis
sur la herbejo, ni trairis la grundon kun la pendolo en la mano. Subite, mia
pendolo ekbalanciĝis. Mi diris al S-ro Mastro ke mi estas trovinta fonton. Li
alvenis kaj tio estis akurata. Mi povis jam mezuri la profundecon de la fonto.
Ni sekvis ĝin ĝis loko kie ĝi estis nur 30 centimetrojn profunda. La bienulo,
s-ro Lucius, nin petis serĉi ŝovelfosilon en najbaran donion. Apenaŭ ni estis
donintaj tri ŝovelfosilajn frapojn, kaj jam ŝpruĉis la akvo. Ni ĉiuj reiris
kontentaj hejmen. Tiamaniere mi serĉis fonton unuafoje en mia vivo.
Arthur ROMMES,
10-jara. (La unua de la 5-a studjaro en 1937.)
(La originalo
estas germanlingva, s-ro Meier franclingvigis ĝin por la gazeto «La Prospection
à distance» de s-ro Christophie, kaj, fine, la redakcio de «Rad. Gaz.»
esperantigis ĝin el la fr. ling.)
g. Kuracado per la koloroj. (4) Bordeaux, la 17-an de aŭgusto 1937.
Kara Sinjoro
Christophe,
Kelkajn tagojn
post la konstato pri kiu mi skribis al vi en mia lasta letero, mi lokis en
seninterrompeco, sur la harojn de la malsanulino — ĉiam sekrete de ŝi —
kolorojn elektitajn inter la pluraj nuancoj de ĉiu el la sep fundamentaj
koloroj, konforme al ŝiaj radiadoj.
Mi ĵus eksciis ke
ŝia ĝenerala stato multe plibonigis, kaj ke ŝi ekleviĝas, kaj eĉ ekeliras, kio
ne okazis al ŝi de multenombraj monatoj.
Mi jam havis la
okazon konstati, multfoje, al multaj personoj, la bonfarantan efikon de la
koloroj, kaj precipe mi rimarkis ke la plej granda efiko estis akirata kiam
tiuj-ĉi lastaj estis arigitaj laŭ indikitaj ordo kaj kvantoj.
Bonvolu,
akcepti, ktp...
D.
CHICCA,
Inĝeniero,
58, Cours
Georges-Clémenceau,
Bordeaux
(Gironde),
Francujo.
ĝ. Radiestezo je la servo
de la Arkeologio. (5) – La belgaj gazetoj informas nin ke radiesteza
serĉisto venigita al Malines, por esplori la malnovan preĝejon “des Récollets”,
malkovris en ĝi tomban kelon en kiu troviĝis skeleto kiu, oni tion supozas,
estas tiu de Princino Marguerite d’York, kiun vane serĉadis la arkeologiistoj.
Oni tiel vidas, ankoraŭ unu fojon, la grandvaloran helpon kiun niaj radiestezaj
iloj povas alporti al la arkeologio.
(El La Chronique des
Sourciers, decembro 1937, dir.: Vic-grafo Henry de France, Kastelo de Arry,
apud Rue-Somme-Francujo).
ĥ. Faktoj. (5) – La 1-an de septembro 1937 – Al s-ro Emile Christophe, Direktoro de
“La Prospection à distance”.
Sinjoro Direktoro,
Mi havas la plezuron
atentigi al vi du faktojn kiuj ŝajnas konfirmi la valoron de la teleradiestezo
(per Perpensa Ekesploremo).
1-e) Antaŭ ĉirkaŭe du
monatoj, iu maljunulo, kaptita de senmemoro, estis serĉata de la familio, sen
rezulto.
La pendolo, sur voja karto
Michelin je la 200.000-a indikis regionon (arbetaron) kie la malsanulo ŝajnis
troviĝi. Tio okazis en plena nokto. Sed, la esploroj, faritaj en la mallumo, ne
permesis lin retrovi tuj. La morgaŭan tagon, la pendolo indikis delokiĝon de
kelkaj centoj da metroj, ĉar la maljunulo estis marŝinta la tutan nokton, ofte
revenante malantaŭe. Oni trovis lin tie kie la pendolo lin montris.
2-e) Aliparte, du
eksperimentoj, faritaj super plano kaj super objekto, maŝino unuflanke, kaj,
aliparte, grupo “moto-pumpilo elektra”, permesis trovi, en kelkaj minutoj, la
kaŭzon de ilia malbona funkcio, la lokoj indikitaj de la pendolo estis
akurataj.
Bonvolu akcepti, ktp.
Louis CHAMIGNON, en Saint-Léopardin-d’Augy
(Allier)
(1) Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la
Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
(2) Fonto: Radiesteza Gazeto / 1a jaro / n-o 2a / Novembro 1937
(3) Fonto: Radiesteza Gazeto / 1a jaro / n-o 3a / Decembro 1937
(4) Fonto: Radiesteza Gazeto / 1a jaro / n-o 4a / Januaro 1938
(5) Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la
Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 5a / Februaro 1938
Nenhum comentário:
Postar um comentário