Tumoro
antaŭtempe signita pere de Teleradiestezo, 4 jarojn antaŭ ol ĝi estos denuncita
per la kutimaj klinikaj rimedoj.
F-ino Georĝette R..., rue
Taine, en Parizo, skribis, la 2-an de decembro 1937, al s-ro Brochenin, aŭtoro
de Traité de Radiesthésie et de Téléradiesthésie:
“... la precizeco de via
diagnoso superas ĉion kion oni povas fantazii, kaj kio estas eksterordinara,
estas ke vi povas indiki malsanojn kiuj montriĝos nur plurajn jarojn poste.
Mi plenumas mian devon,
donante al vi novan konvinkan pruvon. Antaŭ kvar jaroj, mi petis helpon de via
nelacigebla boneco, pri la sano de mia avino, kiu grave alarmis min. En
malmulta tempo, vi estas malkaŝinta ŝiajn malfortajn partojn. Estante iom skeptika
en tiu momento, mi tion konfesas, mi konsideris nur tion kio estis deklarita
kaj kontrolebla, sed ne kion vi estis signinta je la latenta stato. Tiujn
lastajn tagojn, denove tre maltrankvilaj pro nia malsanulino kiu, ĉe ĉiu
manĝado, elĵetis la plej grandan parton de la englutigitaj manĝaĵoj, ni venigis
ŝian kutiman kuraciston kiu devis deklari al ni ke ŝi doloras pro primallarĝigo
de la malsupra aperturo de la stomako kaj ke probable estas ‘tumoro’.
Reveninta de Yonne al
Parizo, mia unua zorgo estis reserĉi la malgrandan skemon starigitan de vi
antaŭ 4 jaroj, kaj, je mia granda miro, mi legis sur ĝi:
“... minaco de tumoro ĉe la
malsupra aperturo de la stomako”.
Kia korespondo kun la
faktoj, Kara Sinjoro, kaj kian rimarkindan sciencon vi konstruis! Kiam oni
estas skeptika pri la telediagnozo, kaj, des pli prave, per nura foto, oni
estas devigata, antaŭ similaj okazintaĵoj, kliniĝi.
Se ni estus konsiderintaj,
de la unua tago, viajn, antaŭtempajn indikojn, ni probable estus povintaj
malhepi la evolucion de la malsano kaj eviti al nia malsanulino multajn
dolorojn...”
Ni kutimiĝu ne plu miri pri
tiu temo, kaj ni registru la novajn faktojn, ilia kunigo igos la
Teleradiestezon nediskutebla. Emile Christophe.
(El La
Prospection à distance, februaro 1938, dir.: Emile Christophe, 85, rue des
Murlins, Orléans, Francujo).
Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la
Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 5a / Februaro 1938
Nenhum comentário:
Postar um comentário