L. L. ZAMENHOF
ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ
APERINTAJ EN “LA REVUO” (1910)
Komencante
de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis respondojn al
diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis
karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj
gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj
personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan decidon” pri tiu aŭ alia
demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de
nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia
Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj
Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan
konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en
formo de aparta broŝuro...
Sed
mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel
opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia
duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona
interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.
Oni
tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus,
ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu
superflua “decido” katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; “decidojn”
oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!
L.
L. Zamenhof
Noto:
Aperintaj
en: “La Esperantisto” (1889–1893) / “La Revuo” (1906–1908) / “La Oficiala
Gazeto” (1911–1912) kaj aliaj Gazetoj, laŭ la eldono Paris: Esperantista centra
librejo, 1927.
Nenhum comentário:
Postar um comentário